Kiel mi menciis, Siemens kaj Nokia antaŭe vendis al irana registaro telekomunikadan kontrolilojn kaj dum la misfama balotado per tiuj teknikiloj multaj protestantoj estis arestitaj.
Post tiam kiam malkovriĝis ke tiuj kompanioj vendante tiujn ilojn helpis al la registaro, la civitanoj reage ne plu aĉetis varojn de tiuj kompanioj kaj eksterlandaj irananoj faris kampanion kontraŭ Siemens kaj Nokia. La kompanioj oficiale pardonpetis kaj deklaris ke ili ne intencis kunhelpi la subpremantojn kaj ... tamen la ĝenerala etoso estis forte kontraŭ la kompanioj ...
Hieraŭ Siemens oficiale anoncis ke ne plu akceptos mendojn de irano malgraŭ tio ke rezignante tiajn mendojn perdos grandiozan sumon. Pasintjare Siemens profitis pli ol 700 milionojn da USD-oj de irano.
Jen, ekzemplo kiel la unuopaj civitanoj povas influi sur la aferoj kaj potenco de bojkotado kiu povas alporti grandajn malprofitojn