Reto's articles

  • alproksimiĝas la datreveno de la verda movado de irano

    - 07 Jun 2010 - 3 comments
    Baldaŭ la verda movado en irano unujariĝos. Nekredeble ... La foto diras ĉion kion oni povus priskribi ... Mi havis revon kaj tiun mi akiros!

  • reago el israelo

    - 06 Jun 2010 - 5 comments
    venis al mi reago de Josef Shemer responde al mia noteto kaj la komentoj kiujn oni faris sub la noto. Mi aperigis la tutan respondon sen ajna ŝanĝo. --------------------------------------------------------------------------- Kara Reza, Ĉu vi bonvolos aperigi tion en via blogo? Indas ke viaj amikoj legu ankaŭ la sintenon de Israelano. Amike salutas, Josef Shemer Israelo ******************************************************************** Vortoj de…

  • seksismo en iranaj universitatoj

    - 03 Jun 2010 - 4 comments
    La regantoj en irano pli kaj pli limigas rilatojn inter inoj kaj malinoj. la plej nova ago tiu rilate estas seksismo en la universitatoj + . Oni forte planadas unuseksigi la universitatojn kaj tiel limigi kontakton inter la civitanoj. Ŝajnas ke nova talibanismo en Irano kreskas sed irana socio jam pruvis ke neniam plu toleros mezepokismon. Menciindas ke dum la 80 jardeko kelkaj respondeculoj intencis fari seksismon en la universitatoj sed Ajatolaho Ĥomeini…

  • Israelo - ĝis kiam senpuna?

    - 01 Jun 2010 - 29 comments
    kopiita de: " Le Mode Diplomatigue " Israelo - ĝis kiam senpuna ? de Alain GRESH Lundon, la 31-an de majo 2010 La atako, kiun la israela armeo faris dum la matena krepusko la 31-an de majo kontraŭ la ŝiparo transportanta internacian helpon al Gazo , kaŭzis dudekon da mortintoj. Tiu atako okazis en internaciaj akvoj. Ĝi vekis multnombrajn kondamnojn, inkluzive de eŭropaj landoj kaj de la franca registaro. Bernard Kouchner deklaris ke „nenio povas pravigi la u…

  • fihonoro al Israela registaro

    - 31 May 2010 - 21 comments
    Fihonoro al Israela registaro kiu murdis pacamajn simplajn homojn kiuj volis helpi al Gazaa popolo portante necesajn bezonaĵojn. Ĝis kiu gardo Israelo intencas freneziĝi kaj detruante ĉiujn moralojn la cetera mondo toleri ties fiaĵojn? ======== israela armeo atakis packaravanon sur la maro proksime de Gaza kaj israelanoj murdis multajn senarmilajn pacamajn homojn kiuj volis portante bezonaĵojn al Gaza popolo rompi la maljustan bojkotadon de la israelo kontraŭ tiu popolo

  • sub la sunradio de somero ...

    - 30 May 2010 - 2 comments
    Albert Camus -la franca aŭtoro - en sia fama libro " La fremdulo " priskribas scenon en kiu la ĉefa persono de la rakonto estante sub la sunradio kaj impresita de la varmega vetero sen ajna antaŭplano mortigas iun homon tutsimple. Laŭ mi Albert Camus tre bone ilustris la situacion kaj al mi tiu sceno plaĉas. En oriento kaj precipe en tiel nomumita "mez-oriento" la reakcio de la homoj estas fulme rapidaj ... eble la geografiaj cirkonstancoj influas la interhomajn rilatojn.…

  • la nomo de la rozo

    - 28 May 2010 - 7 comments
    En Ŝirazo , laŭ la nova regularo de Ŝiraz universitato oni inventis multajn strangajn kondiĉojn kaj inter ili okulfrapas la jena: "La studentaro ne rajtas ŝerci kaj laŭte ridi ene de la universitato ... Leginte tiun fragmenton subite mi ekmemoris la mondfaman verkon de la itala semiotika profesoro Umberto Eco kiu en sia mondfama verko "la nomo de la rozo" ĝuste ĉeftemigas ridon kaj la rajton ridi ... Aspektas kiel ŝerco ke en irano oni klopodas far…

  • ho ve ... fi ...

    - 09 May 2010
    la servantoj de la morto hodiaŭ devas esti tre kontentaj kaj sufiĉe ebriaj ĉar ili "sukcesis" ekzekuti hodiaŭ 5 gejunulojn en la Irano. Fi ... Ĝis kiam oni naĝos en la sango? ========== BBC raportas: perse rilataj paĝoj: 1 , 2 Pri Farzad Kamangir

  • ne kredu min silenta

    - 02 May 2010 - 5 comments
    ĉu oni ne rajtas esti suspektindaj?!

  • Omar Ĥajam ...

    - 28 Apr 2010
    Antaŭ kelkaj tagoj iu E-lernanto fonis min kaj petis unu de mi elektitan robaion de Omar Ĥajjam en Esperanto por iu internacia ekzpozicio multlingva. Mi foliumis la poemaron kaj al mi plaĉis jena poemo. Eble ĝi plaĉus al vi ankaŭ :) یک چند به کودکی به استاد شدیم یک چند به استادی خود شاد شدیم پایان سخن شنو که ما را چه رسید از خاک برآمدیم و بر باد شدیم Ĉe majstr` iam ni lernis pri ĉia sci-havendo Poste ni mem ple…

  • La laboristoj estas maldungitaj ... mankas laboro al ili

    - 26 Apr 2010 - 3 comments
    Okaze la unua de majo, la tago de la laboristoj ... La fonto de la bildo

  • La dancantaj knaboj de Afganio

    - 25 Apr 2010
    "La dancantaj knaboj de Afganio" estas titolo de dokumentita filmo kiun mi spektis ... la filmo rakontas pri la malnova sklaveca tradicio kiu nun okzas en afganio kaj ke malriĉaj familioj vendas siajn infanojn al riĉuloj kiuj ofte misuzas tiujn kondamindaj infanojn ... Estas amaraj scenoj kiuj ade rememorigas nin "ne eblas vivi kviete ĝis tiam kiam okazas tiom kruelaj aferoj ĉirkaŭ ni ..." Se vi dezirus iom tuŝi la komplikajn problemojn en tiu regiono, spektu la filmon: Parto: 1 2…

  • datreveno de katastrofo fariĝis plua katasrofo ...

    - 11 Apr 2010 - 1 comment
    Kondoloncojn al ĉiuj poloj speciale miaj polaj geamikoj ... :( PS: Pri la tragedio bv legi ĉe mia kara pola amiko Irek kiu priskribis la aferon detale

  • jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...

    - 19 Mar 2010
    1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj". 2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ... 3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junu…

  • Vi mankas SOHRAB ...

    - 17 Mar 2010
    Alproksimiĝas Novruzo , la suba simpla kaj kortuŝa teskto spegulas mian koran senton: Sir (ajlo) ekzistas Serke (vinagro) ekzistas Sib (pomo) ekzistas Sananu -on ( manĝaĵo el suko de tritiko kaj faruno ) ŝi mem kuiris Somak o kaj Senĝed o (alizo) kaj Sabze -on (verdaĵo) mi vidas SED Ĉi jare vi mankas Unu soo mankas Ekde ĉi jaro Ĝis ĉiam Via patrina festtablo Sohrab -on mankas ... Esprantigita el: http://zehneashofte.blogspo…

  • ili dancas! ili ekzistas!

    - 15 Mar 2010
    Civila kontraŭstaro de irananoj trovas pli kaj pliajn iniciatojn. Jen unu el la lastaj: Je la 8-a de marto kelkaj iranaj virinoj proteste al subpremado de virinoj kaj homaj rajtoj kaj okazantaj katastrofoj en irano kunvenis kaj anstataŭ la irana ambasadejo en Ottavo (Kanado) dancadis! Menciindas ke "danco" en ĉiaj specoj en irano estas "MALPERMESITA" kaj tiuj virinoj protestintence dancadis. Bv vidu pli longan kaj altkvalitan tiu rilatan filmon ĉe: http://www.youtube.com/watch?…

  • vito, vinbero kaj vino kiun ni atendas

    - 14 Mar 2010
    En region kie mi kreskis la unuan arbon kiun mi ekkonis estis vinberarbo. Vito estas sekaŝela, deforma kaj ne alloga laŭŝajne dum perdas siajn foliojn. la arbo havas mirindajn radikojn, foje oni povas kelkmetrojn for de la arbo trovi ties profundajn radikojn ... . Tamen la frukto de tiu arbo estas ĝuplena, freŝiga, plezura kaj bongusta vinbero kiun se oni bone preparus eblas atingi vivĝuan vinon ... Al mi tre plaĉis jena strofo de Feridun Moŝiri : گمان مبر که به پایان رسید کار مغان هزا…

  • ... ŝatus iu vekigi min de la koŝmaro ...

    - 24 Feb 2010 - 1 comment
    La persa BBC , antaŭ hieraŭ unuan fojon prezentis dokumentitan filmo n pri la atako de la Tehrana polico al la studenta dormejo de la Tehrana universitato je la 14a de junio 2009. La filmo estis tiom ĉagreniga kaj plenkruela ke mi ne sukcesis dormi ... . Kio okazas al ni? De kie venas tiom da krueleco kaj sovaĝeco? Ki... Ne, mi ne sukcesis trovi konvinkigajn respondojn al mi ... Ĉio komenciĝas de ni mem ... i(o)uj devas ŝanĝiĝi ... multon ni devas lerni ... multon ni devas studi, eble, eb…

359 articles in total