En Ŝirazo, laŭ la nova regularo de Ŝiraz universitato oni inventis multajn strangajn kondiĉojn kaj inter ili okulfrapas la jena: "La studentaro ne rajtas ŝerci kaj laŭte ridi ene de la universitato ...

Leginte tiun fragmenton subite mi ekmemoris la mondfaman verkon de la itala semiotika profesoro Umberto Eco kiu en sia mondfama verko "la nomo de la rozo" ĝuste ĉeftemigas ridon kaj la rajton ridi ...

Aspektas kiel ŝerco ke en irano oni klopodas fari regulojn por kiom grade la studentaro (kaj ceteraj civitanoj) rajtas ridi. Eĉ laŭ la okuloj de eksteruloj la afero iom povus esti ne kredebla sed kiel civitano irana kiu antaŭ 22 jaroj estis kaptita de polico surstrate pro la rido, la afero al mi estas tragika. Jes, oni kaptis min ĉar mi estis ridanta publike, en la polica oficejo "la frato polica" pridiris ke "ĉar la popolo estas kondolenca (pro la milito de la prava fronto kontraŭ la malprava fronto –milito inter irano kaj irako) kaj la familio de la martiroj kondolencas estas hontinda afero ridi ...".

Jes, oni mezuras la ridon kaj fars regulojn en kiom gradoj ni rajtas ridi ...