la jenajn scenojn dum lastaj tagoj mi trapasis:

1.
amikino rakontas: kun kelkaj geamikoj ni iris kafejon, ni ĉiuj estas studentoj kaj ĉiuj krom mi estas eksigitaj de la universitato pro la politika aktivado, inter ili mi sentas min honta ĉar unu nura ne eksiginto estas mi !

2.
Filo de amiko estas arestita kaj dum kelkaj semajnoj sen ajna informo pri li. Mi telefonas al li kaj demandas ĉu io naivaĵo pri la kaptito? Li respondas ne, kaj aldonas ne maltrankviliĝu oni (la registaro) nenion kapablos fari kaj ke mia filo same kiel la aliaj kaptitoj estas ...

3.
Gefiloj de iu alia amiko estis forte batitaj dum la demonstracio de la polico, mi pridemandas ilian farton de la patro. Li respondas: nu, ili devas adaptiĝi al la kondiĉoj kaj postuli siajn rajtojn, ne estas ajna maltrankvileco!

4.
Amiko rakontas: dum la manifestacio iu junulo forte kriis " Ja Hosein, Mir Hosein" (tre populara slogano de la protestantoj) mi hezite kaj mallaŭte diris al la junulo: ĉu plua religio? la junulo respondis: Ili venis per religio kaj devas estis akompanataj per ĝi, persone mi fajfas pri ajna religio"!

Ĉu oni timas? Tiu devas timi kiu faris krimon ...