Pedro Hernández's most appreciated articles

  • Vojaĝo al Ruando 4

    - 2 favorites
    Frumatena malavara matenmanĝo, ĉi-foje je la kvara matene, ĉar je la kvara kaj duono, Jack, mia gvidanto, prenos min per granda veturilo por viziti la nacia parko de la vulkanoj. Nia celo estas viziti la orajn simiojn, apud la landlimo kun Ugando kaj kongolando. Ankoraŭ ne estas la kvina matene, tamen la urbo jam svarmas de homoj kiuj venas por porti varojn kaj manĝaĵojn en inmensaj pakaĵoj sur iliaj kapoj. Venas el ĉiuj direktoj, aperas nokte en la randoj de la soseo kiel senfinaj vicoj da hom…

  • Kiun lingvon vi parolas hejme?

    - 2 favorites
    Antaŭ kelkaj tagoj, la instruisto de la filo de mia edzino, Gilmar, 4-jara, donis papereton demandante pri vakcinoj, alergioj, kto, kaj interaie "kiun lingvon vi parolas hejme?. Por respondi al ŝi, me verkis jenan leteron: Mi iom klarigos, por ke vi komprenu la situacion. Mi estas oficiala tradukisto de ses slavaj lingvoj. Mi havas du filinojn, Jasna, 11-jara, estas filino de mia eksa edzino, rusino. Jasna loĝas kun ni. Poste mi kunvivis dum kelkaj jaroj kun germana esperantistino, kun kiu mi…

  • Kelta interŝanĝo

    - 1 favorite
    Antaŭ kelkaj monatoj mi alŝutis en mian paĝon bretonan kanton "Ev Chistr 'ta Laou", kantatan de la Irlanda grupo The Chieftains www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/943217 Kaj nun, la "repago": mi ĵus alŝutis "Cad é sin don te sin", Irlanda kanto, kantata de la bretona grupo "Tri Yann": www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/1856112 Ĝuu!

  • Pablo Neruda "Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte"

    - 1 favorite
    Antaŭ kelkaj semajnoj mi alŝutis en mian paĝon poemon de Pablo Neruda, mian plej ŝatatan ampoemon, kortuŝan, plenan da amo kaj tristo, deklamitan de Pablo Neruda mem. Kvankam estas tristiga poemo, kiam mi estas deprimita mi aŭskultas ĝin, kaj tuj mi fartas pli bone, denove plena de espero. Ĉar mian paĝon legas ĉefe miaj esperantaj geamikoj, mi provos esperantigi ĝin. Mi ne celas krei ion artan, mi eĉ ne kuraĝus pensi, ke mi kapablus traduki versojn de Pablo Neruda tiom altkvalite, bele, sent…

  • You Ming is ainm dom (Mia nomo estas Ju Ming)

    - 1 favorite
    Ĉu vi iam pensis, lernante iun ajn lingvon, ke vi kapablos paroli ĝin multe pli bone ol la plejmulto de la loĝantoj de la lando, kie tiu lingvo estas la unua oficiala? Do, tio ne estas tiom komplike. Mi finis pasinjere mian 5-jaran studadon de la irlanda en la Madrida Oficiala Lingvolernejo, kaj mia instruisto ofte laŭdis min, duonŝerce, dirante ke mi parolas la irlandan pli bone ol la irlandanoj mem (kvankam mia nivelo estas tute ne prifierinda). Mi proponas al vi spekti ĉi tiun bonegan, amuz…

  • Mia intervjuo en Pola Radio

    - 1 favorite
    Mi proponas al vi aŭskulti la intervjuon, kiun Pola Radio faris al mi dum la Hispana Kongreso. La intervjuo mem komencas en la minuto 10,30 de la elsendo. la elsendo troviĝas en : http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009070709415637.mp3

  • Iro kaj reveno de "La Violonisto sur la Tegmento"

    - 1 favorite
    "If I were a richman....". Kiu ne aŭdis iam tiun faman kanton de la filmo "The Fiddler on the Roof"? Kion multaj verŝajne ne scias, estas ke ĝi baziĝas sur verko de la plej elstara kaj konata verkisto en la jida Ŝolom Aleiĥem, "Tevje, la laktovendisto" (טבֿיה דער מילכיקער). De antaŭ iom da tempo mi lernas la jidan, mirindan lingvon kun interesega historio, preskaŭ malaperinta dum la dudeka jarcento, unue pro la amasbuĉado de iliaj parolantoj far la naziuloj, poste, pro la kontraŭstaro de Israelo…

  • Forpasis Marcelino Kamaĉo

    - 1 favorite
    Hodiaŭ forpasis unu el la plej honestaj homoj en la lastjarcenta hispana historio, al kiuj milionoj da hispanaj laboristoj ŝuldas multajn atingojn de la laborista klasbatalo por la laboristaj rajtoj kaj laborkondiĉoj. Li montris al ni vojon, sekvendan en tiuj niaj tempoj de senorientiĝo kaj senmoviĝo de la laboristoj. Bedaŭrinde, kromis la vizito al la katafalko far la heredonto de la heredinto de Franco... http://eo.wikipedia.org/wiki/Marcelino_Camacho

  • Pri HEF, KEA, vetooj kaj aliaj kvereligiloj kaj kvereligemuloj

    - 1 favorite
    Antaŭ ol legi tiun blogeron, bone komprenu, ke temas ne pri oficiala aŭ neoficiala opinio de la prezidanto de Hispana Esperanto Federacio (kiu mi estas), nek de la Estraro de HEF (kiun mi estras), nek de HEF (kies membro mi estas), sed PRIVATA OPINIO de Pedro Hernández. Antaŭ multaj jaroj okazis skismo en la kataluna movado, ĉefe okaze de la organizado de SAT kongreso en Katalunio, konsekvence de kio ekzistas nuntempe KEA, Kataluna Esperanto Asocio, sendependa de HEF, kaj minoritata KAE, k…

  • Ĉu mi kredas je Eŭropa Unio?

    - 1 favorite
    Eŭropa Unio ne estas afero de kredo, ne estas religio, sed afero de konscio pri aparteno al komunumo. Ĉu mi sentas min apartenanta al tiu komunumo? Mi vojaĝas tra Europo, kaj ĉie estas pli kaj pli da simileco, eĉ en multaj el la landoj de Eŭropa Unio ni uzas la saman monon, kaj la prezoj de la diversaj varoj estas jam preskau samaj, sed... mi ne kredas je Eŭropa Unio. Mi kredos, kiam ankau la komuna sociala politiko estos celo de Eŭropa Unio, kiam la strebo estos socioekonomie similigi la vivniv…

  • Vi diris al mi...

    - 1 favorite
    Vi diris al mi... Vi diris al mi, neniam plu, neniam plu mi skribu al Vi, nek alparolu, nek sendu ion ajn. Kaj mi plenumis, kion Vi diris, mia amo Vi klopodis detrui ĉiujn rimedojn por kontakti Vin. Kaj mi plenumis, mia kara, mi plenumis Kaj neniam plu skribis al Vi, nek sendis ion ajn, nek strebis scii ion pri Vi, kaj klopodis, dolore, triste ne demandi pri Vi tiujn, kiuj konas Vin. Kaj mi plenumis kion Vi diris, mia amo, Sed tame…

  • Pablo Neruda: Poema 15 de "20 ampoemoj kaj 1 senespera kanto"

    - 1 favorite
    Mi ŝatas kiam vi silentas, ĉar kvazaŭ forestas, kaj vi aŭdas min el malproksime, kaj mia voĉo vin ne tuŝas. Ŝajnas kvazaŭ forflugis viaj okuloj, kvazaŭ fermus vian buŝon kiso. Ĉar ĉiuj aĵoj plenas de mia animo, vi emerĝas el la aĵoj, plena de mia animo. Sonĝa papilio, vi similas al mia animo, kaj similas al la vorto melankolio. Mi ŝatas kiam vi silentas, kaj estas kvazaŭ fremda, Kaj kvazaŭ plendas, papilio en murmuro. Kaj el for vi aŭdas min, kaj m…

  • HELPU VINILKOSMON, PARTDETRUITA DE LA FAJREGO!!!

    - 1 favorite
    Karaj, post la fajrego kiu parte detruis Vinilkosmo-n, la kerno de nia Esperanto muzikeldonado, sezonoj.ru/2011/09/flo/#more-1296 la plej bona maniero helpi estas aĉeti elŝuteblan muzikon pere de ĝia paĝo www.vinilkosmo-mp3.com Ne forgesu, ke helpante Vinilkosmon, ni ankaŭ helpas la Esperantan muzikon, kaj nin mem. Amike, Pedro Hernández

  • Tamen prononceblaj...

    - 1 favorite
    Laŭdire, kelkaj el la plej malfacilaj sonoj (por ne denaskuloj de ties lingvoj, kompreneble), estas la tiel nomataj ĝenerale "clicks" (klakoj, ial en la vikipedio nomataj "klaketoj": eo.wikipedia.org/wiki/Klaketo ). La sonoj devenas de la lingvoj ĥojsanaj (tiuj palorataj de la boŝmanoj en sudokcidenta Afriko), en kiuj statistike la klakoj aperas en ĉiu dua silabo, kaj estas ege diversaj. Vi povas aŭskulti interesegan specimenon ĉi tie: www.youtube.com/watch?v=c246fZ-7z1w Dum la migrado sud…

  • Vojaĝo al Ruando 6

    - 1 favorite
    Pli normala horo por vojaĝi. Je la oka atendas min mia gvidanto, ĉi foje por veturi sudokcidenten, al Butare, kultura ĉefurbo de Ruando, kaj poste al Nyanza, la sidejo de la Ruandaj reĝoj ĝis la proklamo de la respubliko en 1961, guste antaŭ la sendependiĝo de la lando. Survoje denove konstantaj piedirantoj sur la flankaj vojoj de la ŝoseo. Se oni bezonas pisi dum la veturado, trovi senhoman lokon estos vera problemego!. La beleco de la pejzaĝo ne ĉesas mirigi min. Bananarbaroj, kampoj da rizo,…

  • Vojaĝo al Ruando 7 (kaj lasta)

    - 1 favorite
    Hodiaŭ (kaj morgaŭ), mi viztos la (ne multajn) vidindaĵojn de Kigali, la ĉefurbo de Ruando. Por hodiaŭ ni havas multajn celojn. Unue la memorialo pri la genocido. Dum la dekdua jarcento okazis multaj genocidoj, sed, miaoopinie, neniu tiom horora kaj harstariga kiel tiu de Ruando. Unue, ĉar dum nur tri monatoj preskaŭ unu miliono da homoj, el ĵusnaskigintoj ĝis maljunuloj, estis sovaĝe murditaj per tranĉilegoj, bastonoj, pafiloj... Due, ĉar ne temis pri iu konkreta armeo aŭ organizita grupo, sed…

  • Helpo por orfejo en la Konga Demokratia Respubliko

    - 1 favorite
    En la urbo Goma, Kongolando, ekzistas orfejo, estrata de esperantistoj, kiuj okupiĝas pri la nutrado kaj lernejigo de la infanoj, kaj krome instruas al ili E-on, kiel rimedo por komuniki kun la ekstera mondo. Dum mia vojaĝo tra Ruando, mi renkontis unu el la responsuloj, Alphonse Waseka, kiu rakontis al mi ke, pro la malapero de la du homoj kiuj financis kaj la militstato, en kiu ili troviĝas, ili alfrontas grandajn problemojn por nutri kaj lernejigi la infanojn. La solaj enspezofontoj estas kan…

  • Lingva pureco en Afriko ;)

    - 1 favorite
    Mi ne dirus, ke niaj Eŭropaj lingvoj ne plenas je eksterlandaj vortoj, sed alia afero estas la miksaĵoj, kiuj okazas en multaj. En Hispanio tre famas la miksaĵo de angla kaj hispana en Ĝibraltaro, vere amuza ( eo.wikipedia.org/wiki/Llanita_dialekto ). Sed en Afriko ni trovas bonegajn ekzemplojn de la ĉiutaga vivo. La Suahila, ekzemple, transprenis (se adaptis) multajn vortojn el la araba, angla... sed jen kion ni povas "normale" trovi: Jambo. Facebook account yangu likuwa inaingiliwa na…

38 articles in total