Antaŭ kelkaj semajnoj mi alŝutis en mian paĝon poemon de Pablo Neruda, mian plej ŝatatan ampoemon, kortuŝan, plenan da amo kaj tristo, deklamitan de Pablo Neruda mem. Kvankam estas tristiga poemo, kiam mi estas deprimita mi aŭskultas ĝin, kaj tuj mi fartas pli bone, denove plena de espero.

Ĉar mian paĝon legas ĉefe miaj esperantaj geamikoj, mi provos esperantigi ĝin. Mi ne celas krei ion artan, mi eĉ ne kuraĝus pensi, ke mi kapablus traduki versojn de Pablo Neruda tiom altkvalite, bele, sentige, kiom ili meritas kaj postulas. Sed, se mi sukcesos komprenigi kaj sentigi al nehispanparolantoj iom de la beleco de ĉi tiu poemo, mi feliĉos.

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte,

Skribi, ekzemple: "la nokto stelplenas,

kaj tremas, bluaj, la astroj for"

La nokta vento ĝiras en la ĉielo kaj kantas.

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte.

Mi amis ŝin, kaj foje ankaŭ ŝi amis min.

En noktoj kiaj tiu ĉi mi havis ŝin inter miaj brakoj.

Mi tiomfoje kisis ŝin, sub la senfina ĉielo!

Ŝi amis min, foje ankaŭ mi amis ŝin.

Kiel ne esti aminta ŝiajn grandajn fiksajn okulojn!

Mi povas skribi la plej tristajn versojn ĉi nokte.

Pensi, ke mi ne havas ŝin. Senti, ke mi perdis ŝin,

Aŭdi la senfinan nokton, pli senfinan sen ŝi.

Kaj la verso falas en la animon, kiel en la paŝton la roso.

Ĉu gravas, ke mia amo ne povis gardi ŝin.

La nokto stelplenas, kaj ŝi ne estas kun mi.

Jen ĉio. Fore, iu kantas. Fore.

Mia animo ne kontentas pri ŝia perdo.

Kvazaŭ por proksimigi ŝin, mia rigardo serĉas ŝin.

Mia koro serĉas ŝin, kaj ŝi ne estas kun mi.

La sama nokto, kiu blankigas la arbojn mem.

Ni, tiuj tiamaj, ne plu estas la samaj.

Mi ne plu amas ŝin, estas vero, sed, kiom mi amis ŝin!

Mia voĉo serĉadis la venton por tuŝi ŝian aŭdon.

De alia. Ŝi estos de alia. Kiel antaŭe de miaj kisoj.

Ŝia voĉo, ŝia klara korpo. Ŝiaj infinitaj okuloj.

Mi ne plu amas ŝin, estas vere, sed eble mi amas ŝin.

Tiom mallonga estas la amo, kaj tiom longa la forgeso.

Ĉar en noktoj, kiaj tiaj ĉi, mi havis ŝin inter miaj brakoj,

Mia animo ne kontentas pri ŝia perdo.

Eĉ se ĉi tiu doloro estas la lasta, kiun ŝi okazigas al mi,

kaj ĉi tiuj, la lastaj versoj, kiujn mi skribas al ŝi.