Antaŭ kelkaj tagoj, la instruisto de la filo de mia edzino, Gilmar, 4-jara, donis papereton demandante pri vakcinoj, alergioj, kto, kaj interaie "kiun lingvon vi parolas hejme?. Por respondi al ŝi, me verkis jenan leteron:

Mi iom klarigos, por ke vi komprenu la situacion. Mi estas oficiala tradukisto de ses slavaj lingvoj. Mi havas du filinojn, Jasna, 11-jara, estas filino de mia eksa edzino, rusino. Jasna loĝas kun ni. Poste mi kunvivis dum kelkaj jaroj kun germana esperantistino, kun kiu mi havis alian filinon, Flora, kiu nun estas 5-jara kaj loĝas kun sia panjo en Ratisbono, Germanio. Nun mi estas la edzo de Balogi, la panjo de Gilmar (mi esperas, ke ne okazos pli da ŝanĝoj en mia familia vivo). Do, la familia lingvo, kiu krome estas la sola komuna inter la fratinoj, estas Esperanto. Ĝi estas la lingvo per kiu mi parolas kun miaj du filinoj kaj la patrino de Flora. Evidente, Jasna parolas hispane. Aliflanke, kun Balogi mi parolas en la angla, almenaŭ ĝis kiam ŝi ekparolos hispane kaj esperante, kaj, kun Gilmar, foje angle, foje esperante (por ke li povu komuniki kun sia fratino Flora). Balogi parolas kun Gilmar en la secvana, kaj foje en la subija, kiu estas la regiona lingvo de la loko, el kiu ili devenas. Gravas ke Gilmar ne perdu ilin, por ke li povu komuniki kun sia familio en Bocvano. Mi ankaŭ lernas la secvanan pro la sama kialo. Krome, kun la virino kiu venas purigi la loĝejon de antaŭ 15 jaroj, kiu jam estas kvazaŭ familiano, mi parolas ukraine, kaj ŝi kaj Jasna ruse. Ankaŭ miaj klientoj, kiuj venas tri tagojn semajne por traduki dokumentojn, parolas kun mi ukraine kaj ruse. Kiam Flora venas el Germanio kun sia panjo por pasi kelkajn tagojn kun ni, inter si ili parolas la germanan aŭ la palatinatan, germanan dialekton.
Ĉiaokaze, el ĉi tiuj naŭ lingvoj, la plej oftaj estas la hispana, Esperanto, angla kaj secvana.

Kore,

Pedro Hernández