Pavla Dvořáková's most appreciated articles

  • Pierre Teilhard de Chardin - Bazaj reguloj de feliĉo

    - 3 favorites
    Mi estas nun laboranta pri kolektado de materialoj por DVDo omaĝe al 40jariĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, en kiu devus aperi elekto de multmediaj valoraĵoj, aperintaj dum tiu periodo en ĉeĥa E-movado. Por tiu celo mi komencis ankaŭ skani tekstaron eldonitan okaze de la unua seminario de ASISTI (Asocio internacia pri spiritaj kaj teologiaj instruoj), kiun mi organizis kun mia edzo en Tábor en 1994. Jen unu el la tekstoj, kiujn mi tiam tradukis por la kolekto kaj kiun mi ĝis nun tre ŝatas kaj apreza…

  • Mesaĝoj de anĝeloj

    - 3 favorites
    Gekaraj, mi pretigis por vi etan donaceton, kiun vi povos utiligi ne nur dum la Kristnaska tempo, sed iam ajn dum la sekva jaro. Temas pri serio de mallongaj, kutime unufrazaj esperantlingvaj mesaĝoj, destinitaj por via kuraĝigo, inspiro kaj ĝojigo, kiun vi povas printi, distondi, miksi kaj uzi iam ajn vi bezonos iom instigi aŭ karesi vian animon kaj senti, ke vi ne estas sola ...... Kun pozitiva reago mi ankaŭ uzas la mesaĝojn dum diversaj E-aranĝoj - aŭ eblas la frazojn utiligi dum instr…

  • Vikimagazino MOZAIKO n-ro 7 aperis

    - 3 favorites
    En la plej freŝa numero de la revuo, kiun mi redaktas en la retejo de Ĉeĥa E-Asocio,mi proponas al vi pluajn interesajn artikolojn el esperanta Vikipedio: Ĉu vi entute scias, kie troviĝas la ŝtato nomiĝanta Eritreo ? Kaj kiel aspektas la kvar diversaj skriboj de la japana lingvo ? Ni malkovros ion el la kaŝita projekto Manhattan pri evoluigo de atombombo kaj iom vojaĝos tra Azio por viziti plurajn perlojn de la islama arkitekturo . En la rubriko "Elstaruloj kaj famaj kaj fo…

  • Bonan jaron al ĉiuj Ipernitianoj

    - 2 favorites
    Mi deziras al ĉiuj Ipernitianoj bonan jaron! Multe da energio por ĉio kion vi volas fari, bonhumoron kaj pacon enkore! Havu ĉiutage ion por antaŭĝoji, lokon kien iri, kialon por ekridi, belan ideon por realigi kaj iun por brakumi! Sincerkore Pavla Dvořáková el Písek (Ĉehio) kun edzo Vladimír kaj filino Edita (surfote) En http://leteckaposta.cz/427247071 vi povas spekti kaj aŭskulti specimenon el muzika novjara bondeziro (a…

  • "Esperanto en Interreto" - invito al Ĉeĥio

    - 2 favorites
    Ĉeĥa E-Asocio kaj E-klubo „La Ponto“ kunlabore kun Ĉeĥa E-Junularo kaj E@I invitas vin al La 5-a Sabla Printempo (seminario „Esperanto en Interreto“) 9.-11.4.2010 en la urbo Písek (Ĉeĥio – Suda Bohemio) por komune lerni kaj krei ion novan kaj utilan kaj interŝanĝi niajn sciojn kaj spertojn Písek estas ĉarma urbo 100km sude de la ĉefurbo Prago * facile kaj rapide trafike atingebla…

  • 110 jaroj de Esperanto en la urbo Písek - peto pri elektronikaj salutbildkartoj

    - 2 favorites
    Estimataj geamikoj, ĉi-sabate la 1-an de decembro 2018 Esperanto-Klubo "La Ponto" en Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio), kiun mi gvidas ekde 2006, organizos sian tradician Antaŭkristnaskan Renkontiĝon . Ĝia parto estas ankaŭ Adventa Matineo, kiuj jam la dekan fojon okazas en la Urba Biblioteko kaj estas destinita ankaŭ por la urba publiko. Rgule ĝin partoprenas ankaŭ la redaktoroj de la lokaj /regionaj amaskomunikiloj. Ĉi-tiu jaro estas por ni speciala, ĉar ni festas jubileon de 110 jaroj…

  • Nova turisma retpaĝaro en Esperanto! Bv. subteni nin per viaj retmesaĝoj!

    - 1 favorite
    Urbo Písek (Ĉeĥio) Komence de aprilo mi organizis (kunlabore kun E@I ) en mia urbo semajnfinan aranĝon La IV-a Sabla Printempo (dediĉita tradicie al „Esperanto kaj Interreto“). Dum ĝi estis prezentita i.a. aperigo de esperantlingva versio de la oficiala turisma retpaĝaro de la urbo Písek ( http://www.icpisek.cz) . Tiuokaze mi verkis ankaŭ ĉeĥlingvan informartikolon pri Esperanto, kiu ĝojige nun troviĝas tuj en la ĉefpaĝo sur la prestiĝa unua loko, tuj rimarkebla de ĉiuj vizitantoj! Tio…

  • Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

    - 1 favorite
    Omaĝe al la naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof mi kompilis retligilaron, kiu helpas pli rapide trovi informfontojn pri lia vivo kaj verkaro. Ne temas nur pri artikoloj kaj skanitaj kaj elŝuteblaj elektronikaj libroj, sed ankaŭ pri fotogalerioj, kantoj, videofilmetoj k.t.p. Ne mankas ankaŭ aŭtentika registraĵo de lia voĉo kaj mallonga filmregistraĵo de lia prezentiĝo dum la UKo en Barcelono en 1909. La listo troveblas en la ĈEA-retejo www.esperanto.cz - rubriko Aktualaĵoj - vidu http://www.es…

  • Bonvenon en la nova Ipernity-paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy!

    - 1 favorite
    Mi ŝatus vin inviti al nova Ipernity paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) kiu situas en https://www.ipernity.com/home/181031 . La paĝon mi fondis la 5-an de januaro, ĉar kiel ĈEA-estrarano mi i.a. laŭ miaj ebloj helpas al aktivecoj de la muzeo. Komence de la jaro ni devis raporti al la urbestraro kaj dokumenti, ke nia muzeo por la urbo fakte ne senutilas (ĉar ĝis nun bonŝance ni rajtas senpage uzi la ejon ne nur por ekspozicio, sed ankaŭ por okazigo de kursoj, kunsidoj, aranĝoj, por as…

  • Porinforme - mi fariĝis PRO-membro

    - 1 favorite
    Mi volus informi, ke hodiaŭ mi pagis mian dujaran PRO-membrecon, kio i.a. ebligas ankaŭ al nepagantaj Ipernitianoj libere elŝuti el mia paĝo ĉiujn materialojn. Jam plurfoje mi ricevis peton pri transsendo de kantotekstoj, aŭ pri ebleco elŝuti al la komputilo miajn kantojn aŭ videojn. Mi esperas, ke ĉi-tiu decido iom aktivigos min kaj mi provos pli aktualigi mian paĝon kaj aldoni novajn. laŭeble interesajn aŭ uitilajn dosierojn. Lastatempe mi estas plene okupata per prizorgado de la Ipern…