Pavla Dvořáková's articles

  • 110 jaroj de Esperanto en la urbo Písek - peto pri elektronikaj salutbildkartoj

    - 27 Nov 2018
    Estimataj geamikoj, ĉi-sabate la 1-an de decembro 2018 Esperanto-Klubo "La Ponto" en Písek (Suda Bohemio, Ĉeĥio), kiun mi gvidas ekde 2006, organizos sian tradician Antaŭkristnaskan Renkontiĝon . Ĝia parto estas ankaŭ Adventa Matineo, kiuj jam la dekan fojon okazas en la Urba Biblioteko kaj estas destinita ankaŭ por la urba publiko. Rgule ĝin partoprenas ankaŭ la redaktoroj de la lokaj /regionaj amaskomunikiloj. Ĉi-tiu jaro estas por ni speciala, ĉar ni festas jubileon de 110 jaroj…

  • Vikirevuo MOZAIKO n-ro 8 aperis

    - 27 Apr 2011
    Gekaraj, mi denove invitas vin al - espereble neenua - migrado tra Esperanta Vikipedio! Bonvolu viziti: http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikirevuo-mozaiko-n-ro-8.html Mi deziras al vi agrablan legadon!

  • Vikimagazino MOZAIKO n-ro 7 aperis

    - 27 Mar 2011 - 1 comment
    En la plej freŝa numero de la revuo, kiun mi redaktas en la retejo de Ĉeĥa E-Asocio,mi proponas al vi pluajn interesajn artikolojn el esperanta Vikipedio: Ĉu vi entute scias, kie troviĝas la ŝtato nomiĝanta Eritreo ? Kaj kiel aspektas la kvar diversaj skriboj de la japana lingvo ? Ni malkovros ion el la kaŝita projekto Manhattan pri evoluigo de atombombo kaj iom vojaĝos tra Azio por viziti plurajn perlojn de la islama arkitekturo . En la rubriko "Elstaruloj kaj famaj kaj fo…

  • Porinforme - mi fariĝis PRO-membro

    - 15 Mar 2011
    Mi volus informi, ke hodiaŭ mi pagis mian dujaran PRO-membrecon, kio i.a. ebligas ankaŭ al nepagantaj Ipernitianoj libere elŝuti el mia paĝo ĉiujn materialojn. Jam plurfoje mi ricevis peton pri transsendo de kantotekstoj, aŭ pri ebleco elŝuti al la komputilo miajn kantojn aŭ videojn. Mi esperas, ke ĉi-tiu decido iom aktivigos min kaj mi provos pli aktualigi mian paĝon kaj aldoni novajn. laŭeble interesajn aŭ uitilajn dosierojn. Lastatempe mi estas plene okupata per prizorgado de la Ipern…

  • Vikimagazino MOZAIKO n-ro 6 aperis

    - 26 Feb 2011
    En la februara numero de la retrevueto, kiun mi redaktas en la retejo de Ĉeĥa E-Asocio (celante iom instigi esperantistojn pli ofte uzi Vikipedion), vi povos legi pluajn interesaĵojn por iom agrabligi la nunajn frostajn vesperojn: Ni vojaĝos kune al Malto kaj sekve eĉ al Pacifiko al la originaj loĝantoj de Nauru, la plej malgranda insula ŝtato en la mondo. Ni malkovros ion el la historio de la mistera ordeno de templanoj , konatiĝos kun muzika verkaro de Felix Mendelssohn-Ba…

  • Vikimagazino MOZAIKO n-ro 5 aperis

    - 24 Jan 2011
    Pro aliaj urĝaj laboroj ĉi-foje iom malfrue mi aperigis la en la nova jaro la unuan numeron de MOZAIKO, vikipedia magazino de interesaĵoj. Ĉi-foje vi povos legi en ĝi pri Kanado, Interlingvao, Mumio, Vajango, Mustafa Kemal Atatürk, Antropozofio, Pendolino, fondinto de Vikipedio Jimmy Wales kaj Saŭno. Vi povas enrigardi Bazan legoliston de E-literaturo kaj kadre de Invito al Ĉeĥio aŭskulti novajn sonregistraĵojn de la rakontoj de Karel Čapek kaj viziti la urbon Prostějov kun aktiva E-klubo. V…

  • Bonvenon en la nova Ipernity-paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy!

    - 13 Jan 2011
    Mi ŝatus vin inviti al nova Ipernity paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) kiu situas en http://www.ipernity.com/home/181031 . La paĝon mi fondis la 5-an de januaro, ĉar kiel ĈEA-estrarano mi i.a. laŭ miaj ebloj helpas al aktivecoj de la muzeo. Komence de la jaro ni devis raporti al la urbestraro kaj dokumenti, ke nia muzeo por la urbo fakte ne senutilas (ĉar ĝis nun bonŝance ni rajtas senpage uzi la ejon ne nur por ekspozicio, sed ankaŭ por okazigo de kursoj, kunsidoj, aranĝoj, por as…

  • Mesaĝoj de anĝeloj

    - 21 Dec 2010 - 1 comment
    Gekaraj, mi pretigis por vi etan donaceton, kiun vi povos utiligi ne nur dum la Kristnaska tempo, sed iam ajn dum la sekva jaro. Temas pri serio de mallongaj, kutime unufrazaj esperantlingvaj mesaĝoj, destinitaj por via kuraĝigo, inspiro kaj ĝojigo, kiun vi povas printi, distondi, miksi kaj uzi iam ajn vi bezonos iom instigi aŭ karesi vian animon kaj senti, ke vi ne estas sola ...... Kun pozitiva reago mi ankaŭ uzas la mesaĝojn dum diversaj E-aranĝoj - aŭ eblas la frazojn utiligi dum instr…

  • Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

    - 15 Dec 2010 - 1 comment
    Omaĝe al la naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof mi kompilis retligilaron, kiu helpas pli rapide trovi informfontojn pri lia vivo kaj verkaro. Ne temas nur pri artikoloj kaj skanitaj kaj elŝuteblaj elektronikaj libroj, sed ankaŭ pri fotogalerioj, kantoj, videofilmetoj k.t.p. Ne mankas ankaŭ aŭtentika registraĵo de lia voĉo kaj mallonga filmregistraĵo de lia prezentiĝo dum la UKo en Barcelono en 1909. La listo troveblas en la ĈEA-retejo www.esperanto.cz - rubriko Aktualaĵoj - vidu http://www.es…

  • La 4-a, decembra numero de MOZAIKO aperis

    - 12 Dec 2010
    Mi invitas vin legi la 4-an, decembran numeron de MOZAIKO, reta revueto bazita sur vikipediaj artikoloj! La magazino aperas ĉiam komence de ĉiu monato en la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz en la rubriko "Aktualaĵoj": http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikirevuo-mozaiko-n-ro-4-aperis.html Ĉi-foje ni kune vojaĝos ĝis la „Mondtegmento“ – Nepalo. En la lingva rubriko malkovros Tok-Pisinon . , kreolan lingvon parolatan en Papuo-Nov-Guineo, kaj en la arta r…

  • Vikimagazino MOZAIKO n-ro 3 aperis

    - 02 Nov 2010
    En la novembra numero de MOZAIKO, bazita sur vikipediaj artikoloj, ni povos kune vojaĝi ĝis Sudafriko , esplori, ĉu Marko Polo vidis propraokule ĉion, kion li priskribis pri siaj vojaĝoj al Ĉinio, kaj ekscii ĉu eŭska lingvo, kiuj onidire apartenas al neniu lingva familio, tamen eble ne havas iun parencon . Ni mergiĝos en la romanon Anna Karenina (omaĝe al la 100-jara datreveno de forpaso de L.N.Tolstoj) kaj rememoros pri merita laboro de psikiatrino Elisabeth Kübler-Ross laborinta ku…

  • Eŭropa tago de lingvoj kaj ideo de lingvaj festivaloj

    - 11 Oct 2010
    Eŭropa tago de lingvoj, solenata en Eŭropa Unio, precipe en la lerneja medio, ĉiujare la 26-an de septembro, estas unika okazo por ni esperantistoj povi senpropagande koncize prezenti al gestudentoj ankaŭ nian internacian lingvon. Unu tia bona kunlaboro okazas jam 8 jarojn en gimnazio en Prago-Modřany. Sed fakte en Esperanto-medio ideo de lingvaj festivaloj disvastiĝis pli frue ol la menciita EU-festo. Pri ĉio ĉi bv. legi pli detale en la artikolo de mi kaj Petro Chrdle en Aktualaĵoj de la…

  • Vikirevuo MOZAIKO n-ro 2 aperis

    - 01 Oct 2010
    Gekaraj, mi invitas vin rigardi la duan numeron de la nova vikimagazino MOZAIKO, mia projekto por instigi intereson de esperantistoj legi VIkipedion kaj altigi ĝian prestiĝon koncerne kvaliton de prilaboritaj artikoloj. En la oktobra numero ni komence kune vojaĝos tra por multaj ne tro konata lando nomata Honduro; vi ekscios pri historio de ventra danco , pri vivperipetioj de la kontroversa damnita poeto Arthur Rimbaud, pri naturprotektantino Joy Adamson kaj ŝia leonino Elsa , pri…

  • MOZAIKO - nova interreta magazino de interesaĵoj - prezentas sin

    - 09 Sep 2010
    Karaj geamikoj, mi invitas vin viziti mian novan modestan projekteton nomatan MOZAIKO. Mi kiel fervora vikipediisto celas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas Vikipedion aŭ ankoraŭ dubas pri ĝia valoro, elekton de interesaj legaĵoj el plej diversaj fakoj, tiel ke laŭeble ĉiu trovu ion interesan por si. La interreta vikirevueto aperas en la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz en du formoj: dulingve (Esperante/ĉeĥe) en la ĉeĥlingva versio - t…

  • "Esperanto en Interreto" - invito al Ĉeĥio

    - 11 Feb 2010 - 1 comment
    Ĉeĥa E-Asocio kaj E-klubo „La Ponto“ kunlabore kun Ĉeĥa E-Junularo kaj E@I invitas vin al La 5-a Sabla Printempo (seminario „Esperanto en Interreto“) 9.-11.4.2010 en la urbo Písek (Ĉeĥio – Suda Bohemio) por komune lerni kaj krei ion novan kaj utilan kaj interŝanĝi niajn sciojn kaj spertojn Písek estas ĉarma urbo 100km sude de la ĉefurbo Prago * facile kaj rapide trafike atingebla…

  • Bonan jaron al ĉiuj Ipernitianoj

    - 06 Jan 2010 - 1 comment
    Mi deziras al ĉiuj Ipernitianoj bonan jaron! Multe da energio por ĉio kion vi volas fari, bonhumoron kaj pacon enkore! Havu ĉiutage ion por antaŭĝoji, lokon kien iri, kialon por ekridi, belan ideon por realigi kaj iun por brakumi! Sincerkore Pavla Dvořáková el Písek (Ĉehio) kun edzo Vladimír kaj filino Edita (surfote) En http://leteckaposta.cz/427247071 vi povas spekti kaj aŭskulti specimenon el muzika novjara bondeziro (a…

20 articles in total