En la plej freŝa numero de la revuo, kiun mi redaktas en la retejo de Ĉeĥa E-Asocio,mi proponas al vi pluajn interesajn artikolojn el esperanta Vikipedio:

Ĉu vi entute scias, kie troviĝas la ŝtato nomiĝanta Eritreo? Kaj kiel aspektas la kvar diversaj skriboj de la japana lingvo? Ni malkovros ion el la kaŝita projekto Manhattan pri evoluigo de atombombo kaj iom vojaĝos tra Azio por viziti plurajn perlojn de la islama arkitekturo.

En la rubriko "Elstaruloj kaj famaj kaj forgesitaj" ni rememoros pri Henri Groues, franca katolika pastro, fondinto de la konata karitata organizo por rifuĝintoj kaj senhejmuloj. Ni iom enpenetros en la instruon de anarkiismo kaj ĝiajn diversajn internajn tendencojn kaj movadojn kaj sekve kuraĝe ekspedicios en la internon de la vulkano. Kaj post la reveno - ni instruos vin kiel krei senpage propran blogon kaj kiel solvi la faman kubon de Rubik.

En la ĉapitro pri E-movado vi ekscios ion pli pri Internacia E-instituto, okupiĝanta pri disvastigo de la Cseh-metodo. En la ĉeĥa rubriko ni invitos vin konatiĝi kun belegaj bildoj de la pentristo Václav Brožík kaj ĝui belan kastelon Kačina kun muzeo pri la ĉeĥa kamparo.

En vikipedia sonregistraĵo vi povos aŭskulti pri tio kiu pli danĝeras - ĉu ŝarko por homoj aŭ homoj por ŝarko. Kadre de la Monato de la Libro ni bonvenigos vin en la fama virtuala E-biblioteko de Don Harlow kaj en Youtube vi povos ĝui parton de brila prelego de Humprey Tonkin "Pri la arto prelegi". En la ĈEA-retejo vi povos ĉi-foje konatiĝi pli proksime kun la asocia gazeto STARTO.

Mi elkore invitas vin je vizito ĉi-tie:

http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikirevuo-mozaiko-n-ro-7.html

Mi esperas, ke vi trovos inter la temoj ion laŭ via gusto! Reagoj kaj proponoj estas bonvenaj!

Amike Pavla