Komence de aprilo mi organizis (kunlabore kun E@I) en mia urbo semajnfinan aranĝon La IV-a Sabla Printempo (dediĉita tradicie al „Esperanto kaj Interreto“). Dum ĝi estis prezentita i.a. aperigo de esperantlingva versio de la oficiala turisma retpaĝaro de la urbo Písek (http://www.icpisek.cz). Tiuokaze mi verkis ankaŭ ĉeĥlingvan informartikolon pri Esperanto, kiu ĝojige nun troviĝas tuj en la ĉefpaĝo sur la prestiĝa unua loko, tuj rimarkebla de ĉiuj vizitantoj!

Tio rezultas i.a.el tio, ke la urbestraro pozitive pritaksis antaŭajn aktivecojn de nia klubo en Esperanta Vikipedio, por kiu ni kreis ĉ. 150 artikol(et)ojn pri sudbohemiaj urboj, memorindaĵoj kaj artistoj (vidu ekz. artikolon Pisek (Pisek) kaj multajn ligilojn en ĝi).

Se plaĉis al vi la retpaĝaro, multe helpos nin, se vi sendos mallongan retmesaĝon pri tio al icpisek@mupisek.cz (kaj kopie al la kluba adreso pisek@esperanto.cz) – por povi plu daŭrigi traktadon kun la urbaj kaj tutregionaj instancoj, gravas montri, ke Esperanto vere vivas en multaj landoj kaj ke havi E-retpaĝaron valoras! Koran antaŭdankon por via helpo, kiun ni volonte iamaniere reciprokos!

En la regiono vi povas trovi E-retpaĝaron ankaŭ ĉe la urbeto Netolice (www.netolice.cz) kun ĉarma renesanca kastelo Kratochvíle, por kiu nun estas preparata esperantigo de la ĉiĉerona teksto. Por sukcesi akceptigi ĝin, sendube ankaŭ helpos viaj aprezoj de la jam ekzistanta retpaĝaro (bv. skribi al la urbestro starosta@netolice.cz kaj kopie al la tradukinto Turk.V@seznam.cz - tiun, cetere mian longjaran amikon, vi povas trovi en lia paĝo en Ipernity sub la nomo Vladimír Türk. Eble vi ne scias, ke estas li, kiu "kulpas" pri kreo de la ĉeĥlingva versio de Ipernity, antaŭnelonge startita, kaj ke li tradukis ĝin ĝuste el Esperanto. Jen plua argumento pri utileco de esperantistoj por la tutmonda Interreta komunumo!