Pako Belmonte's most read articles
-
Kio okazas? kio okazas?
- 1 056 visitsĈiun duan dimanĉon mi partoprenas miaurben en radio-elsendo, kiu informas pri aferoj rilatantaj la movadon por la rajto je digna loĝejo. Ĉar mi forestis la 7an de decembro, dum la Kataluna Kongreso en Sabadell, geamikoj komentis la eblecon prezenti la venontan elsendon espe. Tial mi tradukis nian kutiman ekon kaj konvinkis ilin parolumi la internacian. Jen la teksto:
-
Zaza 1.49
- 834 visitsFelichan E-o tagon! Mi skribis pri la datreveno en mia hispanlingva blogo , kaj mi substrekis la fakton ke hodiaŭa 'bildo de la tago' estas ankaŭ internacie komprenebla mesaĝo.
-
Postkongresa ensalut'
- 754 visits...unue nesolene.. En la iperno venis nova enfermo Tra la blogo iros forta roko Per ligiloj de facila klako Nun de ŝoko iros ĝi al moko.
-
KoToPo en tv3
- 565 visitsMin tre ĝojigas ricevi novaĵon de Guillaume Lanier, kaj post kvin silentaj jaroj, tio min emigas plupoŝti ĉi-iperni-tie. Temas pri apero en la publika kataluna televidkanalo de raporto pri KoToPo, la internaciema trink-kultur-ejo en Liono . Vi povas rigardi ĝin en jena ligilo: http://www.tv3.cat/3alacarta/#/videos/4914332 Kvankam esp-on oni ne pritraktas, estas tre interesa raporto kaj mi precipe ĝuis la respondojn de Guillaume ekde 3:15. Post spektado de tiuj kvar minutoj mi plu interes…
-
Reblogumi aŭ ne plu
- 280 visitsRevenas mi Ipernitujen, post kelkaj jaroj, celante blogumi plej ofte, almenaŭ ĉiusemajne. Tie estis iam retloko kie trovi aliajn homojn kiuj internaciumas pere de espo. Ĉio ŝanĝiĝis antaŭlonge sed daŭre mi konservas la kontaktojn faritaj antaŭ dek jaroj kaj pli. Mi tute ne certas ĉu mi trovos kaj inspiron kaj interesajn temojn. Sed mi klopodos iom aldoni ĉiumerkrede, tiel ke tio iĝu alkutimaĵo. Dum jaroj estis tiel, ĉar mi okazigis ĉiumerkredan rondon en Badlandso, tiutempe la plej mojosa t…
-
Multlingvaj retaj rimedoj
- 247 visitsKomence de tiu-ĉi jaro mi min defiis blogumi ĉiutage. Tial ĉiumerkrede mi revenas ĉi-tien. Kaj tial mi elpensis la etikedon #heptablogging ( tradukebla kiel #sepblogado aŭ #sepblogumo ?). Tiel ĉiuvendrede mi blogadas per propra persona blogo ĉe Blogspot, nome Ugrafiando . Pasintvendrede tie mi ankaŭ esp-umis (esperantumis, mi celas). Mi publikigis tekston Babele babili , pri multlingvismo kaj pri multlingvaj retaj rimedoj . Mi enkondukis la kanton de Flavio Fonseca nomata Babelturo…
-
En la rondo venis nova elsendo
- 224 visitsSe hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas. Jen dua epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj. Mi sufiĉe ĝojas ĉar intertempe mi malkovris tre interesajn novaĵojn por komenti kaj dividi. Mi elstarigas la plej tujan: Ekaperas Jutub-kanalo de Kataluna E-Junularo www.youtube.com/channel/UCNHaggFwMkmuLu4cbWdLE0A Chus, la sociretejestro de KEJ ĝin prezentas bonege. Klaku ĉi tie Unua Video (Enkonduko de la Kanalo) por konstati: kio bonas, se netrodaŭra, duob…
-
Elpensi lingvon
- 218 visitsSe hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas. Jen tria epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj. Pasintmerkrede mi diskonigetis la unuan Interkulturan Virtualajxon zorgita de K.E.J. Temis pri prelego de Keyhan Sayadpour pri «La Florejo», fama antikva irana poemaro, kaj ties esp-a traduko. Eblas aŭdi kaj vidi ĝin ĉe youtube.kej.esperanto.cat en jena jutubo . Mi pensas ke estus interesa eldoni mallongajn resumojn de tiaj prelegoj. Ĉiel, estis interesa kaj la temo kaj la…
-
Esti fama kaj diskonigunto
- 211 visitsSe hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas. Jen kvara epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj. Bonŝance novaj temoj min tajpigas. Ĉi-vendrede, la 29a januare, estos du eventoj okazantaj preskaŭ samtempe. Unuflanke estos la dua elsendo kadre de la KEJ-projekto INTERKULTURAJ VIRTUALAĴOJ. 18h UTK+1 je youtube.kej.esperanto.cat prelegos Leila Huin (Centre E-o Tolosa) pri Okcitanio (Historio, geografio kaj lingvo). Horon poste en kvartalo Gràcia okazos interesa preleg…
-
Ko kaj karesformoj po
- 199 visitsSe hodiaŭ februaras kaj mi alvenas, supozeble merkredas. Jen kvina epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj. La karesformaj nomoj, kiuj en okcidentaj lingvoj estas ofte nomataj kiel "hipocorístic" (el la greka υποκοριστικός, «hypokoristikós», derivitaj de la verbo ὑποκορίζεσθαι «hypokorízesthai», «nomigi ame, kun karesoj»), estas tiuj karaj, familiaj aŭ eŭfemismaj nomoj uzataj por anstataŭi veran nomon. Anekdotojn mi memoras pri mia nomo kaj la barcelonaj Rambloj. La unu…
-
Libro laŭ ĝia kovrilo
- 188 visitsOni ne povas juĝi libron laŭ ĝia kovrilo Tiel diras angla proverbo samkiel fama blusa kanto far Bo Diddley. "Paraules amb nom propi" (Vortoj kun propra nomo) estas libro de Ròmul Brotons, eldonita antaŭ unu jaro. Esperanto aperas en la kovrilo (kune al aliaj sep ekzemplaj vortoj) kaj tio vokas nian atenton. Tre bedaŭrinde la enhavo estas tute malĝojiga. La mencio pri la lingvo estas miksajxo de antaŭjuĝoj kaj topikaj misdiroj. Foje estas pli bone ne aperi en kovrilo.
-
Ghis la revivo
- 187 visitsVershajne venontmerkrede mi skribos esperante en alia retloko Mi ghisbaldauas. Oni daurigos la pabe-spacon... Cxu Gugle ?
-
Skatoloj malfermotaj
- 179 visitsKiam mi eklernis esperanton, en 1992, mi estis 28-jara, kaj mi kredis ke Zamenhof publikigis la unuajn librojn multe pli aĝa. Kiam mi malkovris ke li ekpensis pri la internacia lingvo estante juna kaj fakte li atingis la redaktofinon de la Unua Libro, precize je ties 28 jaroj, mi sentis, tiam, simpatian rilaton. Ankaŭ temis pri surprizo, kion povus havi la plimulto el la homoj, ĉar la historiaj bildoj de Zamenhof montras 'avon', pro la senhareco kaj tiel plu. Tamen ne, reale Esp-o estis verko de…
-
Brazileme
- 163 visitsKvara elsendo kadre de la KEJ-projekto INTERKULTURAJ VIRTUALAĴOJ temos regionajn malsimilecojn inter brazilaj regionoj. Prelegos Lucas Vinicius (Brazila E-ista Junulara Organizo: BEJO) . Verŝajne ĝi okazos la 26a de februaro 18h UTK+1 je youtube.kej.esperanto.cat tiel ke mi nur povos spekti la prelegon post ties realigo. Sufiĉe interesa temo, la diverseco tra la brazilaj komunumoj. Brazilo estas tiom granda, bunta kaj diversa kiel kontinento povas esti. De ekstere tion malfacilas vidi. Ekzem…
-
Rideme kaj redunde
- 160 visitsSe hodiaŭ merkredas mi tajpemas. Jen sesa epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj Tujaj Blogoj. Inter la plej gravaj aferoj, kiujn mi gajnis per nia lingvo, elstaras ridetoj, ridoj ka ridegoj Ekde miaj unuaj scioj pri esperanto, mi ofte ridetis kiam mi estis lerninta ion, foje ĉar mi memoris mian franclingvan vortstokon, foje ĉar facileco kaj fleksebleco de kelkaj frazoj estis ŝatataj de mi. Mi ekpraktikis la lingvon en Uneska-klubo rondo, kaj mi evitis tuj koni gejunulojn, simple…
-
Ekpretigante valizojn
- 159 visitsSe hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas. Kaj temas pri la naŭa reveno de kiam mi revenis. Tamen la semajnoj iras sed la ejo daŭre estas maltaŭga, ĉar malpermesas aldoni bildojn kaj eĉ minacas forigi la tekstojn se oni ne pagas pro la gastigo. Do alvenas momento pretigi valizojn. Mi elektis tiun ĉi spacon ĉar iam estis espo-amikeca. Fakte la menuoj estis multlingvaj kaj oni rajtis havi ilin espe. Tio ŝanĝiĝis antaŭlonge kaj nur kelkaj lingvoj estas uzataj en Ipernity. Mi konst…
-
Skatoloj malfermataj
- 156 visitsAntaŭ tri merkredoj mi komentis ĉi-bloge pri la skatoloj kie mi konservas paperaĵojn, revuojn, bultenojn, leterojn, tagordojn, menuojn, adresarojn, broŝurojn, dosierojn, skizojn, tondaĵojn, desegnojn, aliĝilojn, flugfoliojn kaj ĉiaspecajn memoraĵojn . Finfine mi ekmalfermis tiujn skatolojn. Mi rendevuis kun estrarano de KEJ, konkrete David, kaj ni kune povis konstati kiel ĥaose kaj malorde la dokumentoj, paperoj, ekzempleroj kaj cetere kunvivis -au pli bone dirite travintrumis- dum la pasi…
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter