KIO OKAZAS? KIO OKAZAS? KE HEJMON NI NE HAVAS!

Sal’ geular’! Vi tuj aŭskultos la dekokan elsendon de RadioVdeVivienda ĉe Radio Bronka, radio-propono libera, aŭtonoma, radikaleca kaj disidentema je la ondoj de modulada frekvenco de Barcelona.

Kiel eble vi jam scias, VdeVivienda estas aro de homoj organizitaj libere kaj malferme per popolaj asembleoj senpartiaj, kaj kies celo estas luktadi je la rajto al digna loĝejo kaj je la rajto al urbo-ĝuo

Nuntempe aktivas pluraj asembleaj rondoj, kiuj kunagadas en Barcelona, L’Hospitalet, Sant Vicenç dels Horts, Terrassa, Sabadell, Sant Cugat, ktp Ĉiumerkrede je la oka vespere la barcelona asembleo kunsidas ĉe strato Magdalenes, 13, proksime al metro-haltejo de Urquinaona.

Se vi volas kontakti nin, skribu al retadreso radiovdevivienda@gmail.com
Ĉi tiu elsendo okazas dimanĉe la dudekunua de decembro, kaj se vi emas telefoni nia numero estas 933594900.

Oni reelsendos tiun ĉi programon plurfoje ĝis la venontan kvaran de januaro kaj ankaŭ eblas aŭdi ĝin kune al la pasintaj elsendoj ĉe la retpaĝo
radiovdevivienda.blogspot.com kaj vi trovos pliajn informojn ĉe bcn.vdevivienda.net


Kvankam estis kelkaj eraretoj, estis agrabla klarigi al miaj kvar gekamaradoj (vi povas vidi nin fote dum elsendado klakante ĉi tie) pri signifoj kaj prononcoj kaj pretigi ties unuan sperton je esperanto. Dum la cetero de la elsendo, mi enkondukis kantojn de La Pafklik, Ale Cossavella kaj Jomo kaj ĝise mi invitis al la geaŭskultantoj ekkoni ĉu lernu.net ĉu esperanto.cat. Vi povas aŭdi kaj la esperantolingvan enkondukon kaj la kompletan elsendon (plejmulte katalune) en
http://www.archive.org/details/RadioVdeviviendaDel21DeDesembreDel2008_77/

kaj elŝuti la arkivon mp3: http://www.archive.org/download/RadioVdeviviendaDel21DeDesembreDel2008_77/20081221-V_de_Vivienda_64kb.mp3

aŭ per formato ogg: http://www.archive.org/download/RadioVdeviviendaDel21DeDesembreDel2008_77/20081221-V_de_Vivienda.ogg

Mi revenos al la temo de la rajto je loghejo kaj la rajto je urbo. Antaŭtempe estas tiu-kampe kie mi plej movadumas kaj tuj post la julo ni komencos propagandi cele al grandaj manifestacioj plurloke la 14an de marto de 2009.


VdeVivienda egalas al L de Loĝejo.

VdeVivienda estas V de Venko.

Ĝis la Venk' kaj ĝis la Loĝ-rajt', ĉiam!