Komence de tiu-ĉi jaro mi min defiis blogumi ĉiutage. Tial ĉiumerkrede mi revenas ĉi-tien. Kaj tial mi elpensis la etikedon #heptablogging ( tradukebla kiel #sepblogado aŭ #sepblogumo ?). Tiel ĉiuvendrede mi blogadas per propra persona blogo ĉe Blogspot, nome Ugrafiando.
Pasintvendrede tie mi ankaŭ esp-umis (esperantumis, mi celas). Mi publikigis tekston Babele babili, pri multlingvismo kaj pri multlingvaj retaj rimedoj. Mi enkondukis la kanton de Flavio Fonseca nomata Babelturo (cetere, ĝis tiam mi ne konis la fakton ke ĝi estis verkata okaze de la vizito de la Haleja Kometo.
Poste mi skribis pri Ba Ba Dum, tre luda kaj simpatie alloga paĝaro kie oni povas lerni vortstokojn de pli ol deko da lingvoj, esperanto inter ili. Mi rekomendas ĝin por diskonigi la plurlingveman aferon.
Do mi menciis kaj invitis koni aliajn kvin retlokojn. Hodiaŭ mi ripetas la listigon ĉi-tie:
Pasintdimanĉe (en blog-ronda spaco, nome Ugrafías) mi babilis pri verboj kaj enmetis ligilon je Lingolia, kie ankaŭ estas esperanta parto.
Nune mi aldonas alia kuriozaĵo rilatanta kaj BaBaDum kaj Duolingo. Temas pri Clozemaster www.clozemaster.com (kiu ankaŭ enhavas esperanton)
Entute varieca aro de vizitindaj retlokoj kaj samtempe disvastigindaj spertoj.
Daŭre mi parolos pri tio merkrede do ĉi-bloge, ĉu Ipernitujen ĉu baldaŭ aliloken.
Libro laŭ ĝia kovrilo
-
Oni ne povas juĝi libron laŭ ĝia kovrilo
Tiel diras angla proverbo samkiel fama blusa kanto far Bo…
-
24 Mar 2021
Skatoloj malfermataj
-
Antaŭ tri merkredoj mi komentis ĉi-bloge pri la skatoloj kie mi konservas paperaĵojn, revuojn, bu…
-
10 Mar 2021
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
247 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.