Revenas mi Ipernitujen, post kelkaj jaroj, celante blogumi plej ofte, almenaŭ ĉiusemajne.
Tie estis iam retloko kie trovi aliajn homojn kiuj internaciumas pere de espo. Ĉio ŝanĝiĝis antaŭlonge sed daŭre mi konservas la kontaktojn faritaj antaŭ dek jaroj kaj pli.
Mi tute ne certas ĉu mi trovos kaj inspiron kaj interesajn temojn. Sed mi klopodos iom aldoni ĉiumerkrede, tiel ke tio iĝu alkutimaĵo. Dum jaroj estis tiel, ĉar mi okazigis ĉiumerkredan rondon en Badlandso, tiutempe la plej mojosa trinkejo en Barcelono.
La unua afero kiun mi volas pritrakti rilatas al Zamenhof kaj al Fejsbuko. Dum 2007 mi ekis paĝojn pri diversaj temoj, kaj unu el ili estas ia publika paĝo pri L.L. ktp. Tiam nur per kelkaj bildoj, precipe fare de la ikonoklasta Arnau, mi ludetis kaj publiketis. Lastatempe mi publikas almenaŭ pro la Zamenhofa Tago.
La tempo pasis kaj mi ankoraŭ respondecas (mi ne certas ĉu mi respondas sed ja mi decas) pri ĝi. Neniu ĝis nun demandis au intencis kunzorgi tian paĝon. Cetere ĝi atingis malpli ol milo da 'klakumintaj' ŝatantoj. Fakte, paralele, alia paĝo fondita je 2011, @Zamenhofas, atingis duoblon, ĝi multe pli aktivas kaj ofte kunhavigas memeojn kaj spritaĵojn. Oni vidu ĉu je 2021 estos pli da novaĵoj pri tia fejsbuka odiseadeto.
Mia aktiveco ĉe la movado estas preskaŭ nula. Lastatempe mi SATaniĝis sed momente mi nur pasive legas kaj ĝis hodiau ne plu skribas.
Nu, ni vidu ĉu mi, per mia kromnomo kaj ĉi tie 'Pabe', ne kabeas sed ekpabeas.
En la rondo venis nova elsendo
-
Se hodiaŭ merkredas, al pabe-spaco mi alvenas.
Jen dua epizodo de tiu ĉi nova sezono en Ipernitujaj…
-
13 Jan 2021
KoToPo en tv3
-
Min tre ĝojigas ricevi novaĵon de Guillaume Lanier, kaj post kvin silentaj jaroj, tio min emigas plu…
-
23 Feb 2014
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
282 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.