Min tre ĝojigas ricevi novaĵon de Guillaume Lanier, kaj post kvin silentaj jaroj, tio min emigas plupoŝti ĉi-iperni-tie. Temas pri apero en la publika kataluna televidkanalo de raporto pri KoToPo, la internaciema trink-kultur-ejo en Liono.

Vi povas rigardi ĝin en jena ligilo: http://www.tv3.cat/3alacarta/#/videos/4914332
Kvankam esp-on oni ne pritraktas, estas tre interesa raporto kaj mi precipe ĝuis la respondojn de Guillaume ekde 3:15. Post spektado de tiuj kvar minutoj mi plu interesiĝis pri la trinkejo, kaj feliĉe mi konstatas ke la afero daŭrigas. Mi miris pri la enhavo de la paĝo kotopo.net, precipe rilate al la arkivo de eventoj kaj al ties biblioteko, eĉ alirebla de katalogo!

Mi esperas viziti iam baldaŭ KoToPo-n. Ĉar mi hazarde naskiĝis en Liono, delonge mi ŝuldas al mi mem turismadon tien. Hieraŭ mi ekkomencis kuriozumi pere de mapoj. Nun almenaŭ mi scias pri la kvartalo kie KoToPo estas.


La tempo pasas, jes ja. Mi memoras artikoleton pri la malfermo de la trinkejo en la lasta numero de Kata-Luno, en 1997. Mi vidas ĝin papere -iam mi skanigos- kaj rideto aperas, precipe ĉar tia revujeto ne, sed tiama revo jes pretervivis. Feliĉe kaj ĉiam kotopoe! Mi gratulas vin, kaj Guillaume kaj ĉiuj KoToPo-umantoj!
Ĝis revido!