"Ho ! Pardonon !" li ĝemis, kaj malfermis la pordon antaŭ mi.

"Jen mia ĉambro," li diris. "Ĝi estas sufiĉe stranga por viziti… Ĉu vi deziras vidi ĝin ?"

"Mi ne hezitis. Liaj manieroj kaj paroloj, lia tuta mieno diris, ke mi fidu lin… kaj mi sentis, ke mi ne timu.

"Mi eniris, kaj ŝajne troviĝis en funebra ĉambro. La muroj estis nigre kovritaj sed anstataŭ la blankaj larmoj, kiuj kutime kompletas la funebran dekoracion, oni vidis sur grandega muzika liniaro la ripetitajn notojn de « Dies Irae »*. Meze de tiu ĉambro staris baldakeno kun pendantaj kurtenoj el ruĝa kvazaŭbrokaĵo kaj, sub tiu baldakeno, kuŝis malfermita ĉerko.

"Ĉe tiu vido mi retroiris.

"Jen en kio mi dormas," diris Erik. "Oni devas kutimiĝi al ĉio en la vivo, eĉ al la eterno."

"Mi deturnis la kapon, tiom sinistra estis la impreso, kiun mi ricevis de tiu vidaĵo. Mia rigardo renkontis la klavaron de orgeno, kiu okupis tutan flankon de la muro. Sur la pupitro kuŝis kajero tute skribaĉita de ruĝaj notoj. Mi petis permeson por rigardi ĝin kaj legis sur la unua paĝo : Triumfanta donĵuano.

"Jes," li diris. "Mi kelkfoje komponas. Antaŭ dudek jaroj mi komencis tiun laboron. Kiam ĝi estos finita, mi kunportos ĝin kun mi en tiu ĉi ĉerko kaj ne plu vekiĝos."

"Kiel eble plej malofte vi plu laboru por tio !" mi diris.

"Por tio, mi kelkfoje laboras dek kvin seninterrompajn tagnoktojn, kaj en tiu tempo mi vivas nur por muziko, poste mi ripozas dum jaroj."

"Ĉu vi bonvolu ludi parton de via Triumfanta donĵuano ?" mi petis, kredante plezurigi lin kaj samtempe venki la naŭzon, kiun mi sentis pro la restado en tia mortĉambro.

"Tion neniam petu," li respondis per sinistra voĉo. "Tiu Donĵuano ne estis skribita laŭ la paroloj de Lorenzo da Ponte**, nek inspirita per vino, ametoj kaj malvirto finfine punitaj de Dio. Se vi deziras, mi ludos Mozart, kiu venigos larmojn en viajn okulojn kaj inspiros al vi honestajn pensojn. Sed Kristina, mia propra Donĵuano bruligas kaj tamen ne estas fulmobatita de la ĉielfajro !..."

"Post tio ni reiris en la salonon, el kiu ni ĵus eliris. Mi rimarkis, ke en tiu apartamento nenie troviĝis speguloj. Tion mi estis dironta, sed Erik ĵus sidiĝis ĉe la piano.
Li diris : "Vidu, Kristina, estas iu muziko tiom terura, ke tiu forbruligas ĉiujn, kiuj ĝin alproksimiĝas. Feliĉe vi ankoraŭ ne situas tie, ĉar vi perdus viajn freŝajn kolorojn kaj oni ne plu rekonus vin, kiam vi reiros Parizon. Ni kantu l' operon, Kristina Daae !"

"Li diris : "Ni kantu l' operon, Kristina Daae !" kvazaŭ li ĵetus al mi insulton.

"Sed mi ne havis tempon por riproĉi la tonon, kiun li ĵus donis al siaj paroloj. Ni tuj komencis kanti la dueton de Otelo kaj jam ŝvebis la katastrofo super niaj kapoj. Tiufoje li lasis al mi la rolon de Desdemona, kiun mi kantis kun malespero kaj timego, kiuj neniam trafis min antaŭe. Anstataŭ neniigi min, la proksimeco de tia partnero inspiris al mi mirindan teroron. La eventoj, de kiuj mi estis la viktimo, strange proksimigis min de la pensoj de l' poeto, kaj mi trovis tonojn, kiuj mirigus la muzikiston.

"Koncerne lin, tondris lia voĉo ; lia venĝema animo tuŝis ĉiun sonon kaj grandigis ties forton.

"La amo, ĵaluzo kaj malamo eksplodis ĉirkaŭ ni per korŝirantaj krioj. La nigra masko de Erik igis min pensi pri la natura masko de l' maŭro de Venecio***. Li estis Otelo mem. Mi kredis, ke li estas min fraponta, ke mi estas falonta sub liaj batoj… kaj tamen mi faris neniun geston por forkuri de li, por eviti lian koleregon same kiel la timida Desdemona. Tute male : mi proksimiĝis al li, allogite, fascinite, trovante ĉarmojn en la morto meze de tia pasio. Sed antaŭ ol morti, mi deziris koni tiujn nekonatajn trajtojn, kiujn devis transfiguri la fajron de l' eterna arto, por kunporti ties subliman bildon en mia lasta rigardo. Mi deziris vidi la vizaĝon de la Voĉo kaj instinkte, per iu gesto, kiun mi ne regis, ĉar mi ne plu povis regi min : miaj rapidaj fingroj fortiris la maskon…

"Ho ! Hororo !... Hororo !... Hororo !..."

Kristina ĉesis paroli je tiu halucina bildo, kiun ŝi ŝajne ankoraŭ forpelis per siaj tremantaj manoj, dum la nokteĥoj, same kiel ili rediris la nomon Erik, trifoje rediris tiun krion : "Hororo !… Hororo !...Hororo !..."

Raŭl kaj Kristina, pli proksime kunigitaj pro la teroro de la rakonto, levis la okulojn al la steloj, kiuj brilis en paca kaj pura ĉielo.

Raŭl diris :
"Estas strange, Kristina, kiom ĝemoplena estas tiu dolĉa kaj kvieta nokto ! Ĝi ŝajne plendadas kun ni !"

Ŝi respondis :
"Nun kiam vi baldaŭ konos la sekreton, viaj oreloj kiel miaj pleniĝos de plendadoj."

Ŝi senmovigis la protektantajn manojn de Raŭl en siaj, kaj, skuite de longa tremeto, ŝi plu diris :
"Ho jes ! Se mi vivus cent jarojn, mi ĉiam aŭdus la nehoman krion, kiun li eligis, la krion de liaj inferaj doloro kaj kolerego, kiam tiu aĵo aperis antaŭ miaj okuloj grandigitaj pro hororo, dum mia buŝo ne refermiĝis kaj tamen ne kriis."


* « Dies Irae » : funebra kanto.
** Lorenzo da Ponte : libretisto de la operoj de Mozart.
*** La maŭro de Venecio aŭ Otelo : tragedio de Ŝekspiro kaj opero de Gioachino Rossini.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------