"Ho ! Raŭl ! Tiun aĵon ! Kiel ne plu vidi tiun aĵon ?!
Dum liaj krioj plenigas por ĉiam miajn orelojn, lia vizaĝo hantas por ĉiam miajn okulojn! Kia aĉa bildo !
Kiel ne plu vidi ĝin, kaj vidigi tiun al vi ?

"Raŭl, vi jam vidis mortokapojn sekigitajn de la jarcentoj ; kaj eble, se vi ne fariĝis viktimo de terura koŝmaro, vi ekvidis lian mortokapon, tiun nokton en Perros. Dum la lasta maskobalo, vi ankaŭ renkontis la « Ruĝan Morton ».

"Sed ĉiuj tiuj mortokapoj estis senmovaj, kaj ne vivis ties muta hororo ! Tamen, se eblas, imagu la maskon de la Morto subite ekvivi por esprimi per la kvar nigraj truoj de ties okuloj, nazo kaj buŝo, la koleron je ĝia plej alta grado, la suverenan koleregon de demono. Kaj estis neniu rigardo en la okultruoj ĉar, kiel mi sciis poste, oni ekvidas tiujn okulojn el ardanta braĝo nur en profunda nokto…

"Alpremante min kontraŭ la muro, mi certe estis la vera bildo de Teruro, dum li estis tiu de Malbelego.

"Tiam li proksimigis al mi la aĉan grincadon de siaj senlipaj dentoj kaj, dum mi ekfalis sur la genuojn, li malame sible diris sensencaĵojn, sensekvajn vortojn, malbenojn, deliron… ĉu mi scias ! Ĉu mi scias ?

"Kliniĝante super min: "Rigardu !" li ekkriis,"vi deziris vidi ! Vidu ! Satigu viajn okulojn ! Ebriigu vian animon per mia malbenita malbelo! Rigardu la vizaĝon de Erik ! Vi konas nun la vizaĝon de la Voĉo ! Ne sufiĉis al vi aŭdi min, ĉu? Vi volis scii, kiel mi aspektas ! La virinoj estas ja tiom scivolemaj !"

"Kaj li ekridis, refoje dirante : "La virinoj estas ja tiom scivolemaj !" kun rido muĝa, raŭka, furioza, terura… Li aldonis tiujn parolojn : "Ĉu vi estas kontenta ? Mi estas ja bela, ĉu ne ?… Post kiam iu virino vidis min kiel vi, tiu fariĝas mia. Por ĉiam ŝi amu min ! Mi estas ulo samspeca kiel Donĵuano."

"Kaj alte stariĝante, kun la pugno sur la kokso, balancante sur la ŝultroj la malbelegan aĵon, kiu estis lia kapo, li tondre kriis : "Rigardu min ! Estas mi la Triumfanta Donĵuano !"

"Ĉar mi deturnis la kapon, kaj lin petegis, li krude returnis ĝin direkte al si per mia hararo, en kiu li enigis siajn fingrojn el morto.

"Sufiĉas ! Sufiĉas !" interrompis Raŭl. "Mi mortigos lin ! Mi mortigos lin !… Je la Ĉielo, Kristina, diru al mi, kie situas la manĝoĉambro de l' lago ! Lin mi mortigu !"

"Nu, silentu, Raŭl, se vi volas scii… !"

"Ha ! Jes ! Mi volas scii, kiel kaj kial vi reiris tien ! Jen la sekreto, Kristina, atentu !… ne estas alia ! Kaj ĉiel mi mortigos lin !"

"Ho ! Raŭl mia ! Aŭskultu do ! Ĉar vi volas scii… aŭskultu !…
Li trenis min per la hararo kaj tiam… tiam… Ho ! Tio estas ja plej horora !"

"Nu, parolu nun !…" senindulge ekkriis Raŭl. "Tuj rakontu !..."

"Tiam li diris : "Kio ? Ĉu mi timigas vin ? Tio eblas !… Vi eble opinias, ke mi surhavas plian maskon, ĉu ?… Nu !" li komencis kriegi, "deprenu ĝin kiel la alian ! Ek ! refoje !.. refoje ! Tion mi volas !… Viajn manojn ! Viajn manojn ! Donu viajn manojn !… kaj se ili ne sufiĉas al vi, mi pruntedonos miajn..." kaj ni ambaŭ strebis depreni la maskon.

"Mi ĵetis min al liaj piedoj sed li kaptis miajn manojn, Raŭl… kaj enigis ilin en sian hororan vizaĝon… Per miaj ungoj, li traplugis al si la karnon, sian malbelegan karnon !
"Sciu ! Sciu !" li kriegis el la fundo de sia gorĝo, kiu blovis kiel forĝofajro… "sciu, ke mi estas tute farita el morto !… dekape ĝis piede !… ke amas vin, amegas vin kadavro, kiu neniam plu forlasos vin, neniam, neniam !… Mi pligrandigos la ĉerkon, Kristina, por pli poste, fine de niaj amoj !… Nun mi ne plu ridas, vidu, mi ploras… mi ploras sur vin, Kristina, kiu deprenis mian maskon, kaj kiu pro tio neniam plu povos forlasi min !… Dum vi povis daŭre kredi, ke mi estas bela, Kristina, vi povis reveni… Mi sciis, ke vi revenos… Sed nun ĉar vi konas mian malbelecon, vi forirus por ĉiam… Vin mi konservas!!!... Kial do vi volis vidi min ? … dum mia patro mem neniam vidis min, kaj mia patrino, por ne plu vidi min, donacis mian unuan maskon..."

"Li finfine liberlasis min kaj tiam trenis sin sur la planko kun hororaj singultoj. Kaj, same kiel rampulo, li elrampis el la ĉambro, eniris sian dormoĉambron, kies pordon li fermis. Kaj mi restis sola, forlasita al miaj teruro kaj pensoj, sed liberigita de tiu aĉa vidaĵo. Mirinda silento, tomba silento sekvis tiun ŝtormon. Kaj mi povis pripensi. La lastaj paroloj de la Monstro min sufiĉe informis. Mi sentis min malliberigita por ĉiam, kaj mia scivolemo estos la kaŭzo de ĉiuj miaj malfeliĉoj.

"Li sufiĉe atentigis min… rediris, ke mi riskos neniun danĝeron tiel longe, dum mi ne tuŝos lian maskon ; sed ĝin mi tuŝis. Mi malbenis tiun nesingardemon sed tremante konstatis, ke la argumentaro de la monstro estas logika.

"Li jam sufiĉe min kortuŝis, interesis eĉ kompatigis per siaj kaŝitaj larmoj, por ke mi ne restu senkompata al liaj petoj.

"Fine, mi ne estis sendanka, kaj lia neebleco ne povis forgesigi al mi, ke li estas la Voĉo, kiu varmigis min per sia talento. Mi estus reveninta… Kaj nun, elirinte el tiuj katakomboj, mi tute certe ne revenus ! Oni ne revenas por malliberigi sin en tombo kun kadavro, kiu amas vin."

---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------