MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (1933) - Maxence VAN der MEERSCH
- 16 Nov 2018Maxence Van der Meersch naskiĝis en norda Francio (Roubaix, apud Lillo) en1907, kaj mortis en 1951 (Le Touquet). En 1932, kun tuja sukceso estis eldonita lia unua romano "La Maison dans la Dune" (kiun mi jam tradukis : "La Domo inter la Dunoj"). En 1936, lia verko "L'Empreinte du Dieu" ("La Signo de l' Dio") gajnis la Premion Goncourt. Li skribis entute dudekon da romanoj, kiuj plejofte ricevis grandan sukceson. La regiono ne forgesis lin kaj donis lian nomon al multaj lernejoj kaj stratoj. Kun plezuro, mi intencas esperantigi kaj (felietone) prezenti al vi tiun ĉi elstaran romanon - "Quand les Sirènes se taisent" = "Kiam silentas la sirenoj" (1933) - kiu temas pri fabrikistoj travivantaj teruran strikon dum la jaroj 1930. (La verkiston oni kelkfoje nomis "la norda Zola")... Mi tutkore deziras al vi agrablan legadon! Por elŝuti kaj legi "La Domo inter la Dunoj", jen la ligilo : www.ipernity.com/doc/mike59/47515342 Koran dankon al ANJO, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (lasta epizodo)
- 29 Mar 2018Karaj legantoj, karaj geamikoj, Jen la lasta epizodo de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca novelo. Mi dankas vin pro via intereso kaj la fidelaj vizitoj. Mi multe ŝuldas al miaj geamikoj IVAR, GINETTE, ANJO kaj DOROTA pro ilia senlaca kaj valorega helpo! Specialan dankon mi aldonas al NOĈJO pro liaj amikaj kuraĝigoj.
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (12)
- 26 Mar 2018Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Jen la sekva epizodo de via felietono : mia traduko de la franca novelo de Irène Némirovsky "Les Mouches d'Automne". Agrablan legadon! Mi ŝuldas multajn dankojn al GINETTE, IVAR kaj ANJO pro ilia amika kaj valorega senlaca helpo!!! Koran dankon pro via intereso, via apogo... Tre baldaŭ sekvos la lastaj paĝoj de ĉi tiu rakonto.
-
La Aŭtunaj Muŝoj (4)
- 08 Feb 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono. Agrablan legadon! Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO, GINETTE kaj DOROTA pro ilia amika helpo!
-
LA AŬTUNAJ MUŜOJ (Irène Némirovsky) - 3
- 24 Jan 2018Karaj fidelaj legantoj, karaj geamikoj, Jen la sekva epizodo de via nova felietono. Agrablan legadon! Ligilo al la unua epizodo: www.ipernity.com/blog/mike59/4690472 Koran dankon al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (100)
- 24 Dec 2017Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Min plezurigas prezenti al vi la finan parton de tiu tre longa tradukado : jen la antaŭparolo, kiun mi unue decidis ne traduki, ĉar ĝi malkaŝas tro da aferoj kaj deprenas la suspenson de la rakonto... Ĉu ne pli taŭgus legi tion fine de la romano kaj nomi ĝin "postparolo"? Fakte la verkisto skribis sian romanon kvazaŭ temus pri vera historio, kiu klarigus plurajn realajn sed misterajn eventojn de tiu epoko... ... Tiel naskiĝis la legendo de la Fantomo de l' Operejo! Kun ties antaŭparolo, la romano estas nun kompleta! Mi deziras al vi tre agrablan legadon kaj kore dankas vin pro via daŭra intereso kaj apogo! Mi ŝuldas multe da dankoj al pluraj geamikoj, kiuj senlace helpis min per siaj valoregaj rimarkoj, proponoj, konsiloj, kuraĝigoj ...: precipe IVAR, GINETTE, ANJO, KATRINO, NOĈJO, CEZAR, JADRANKA... sed ankaŭ FILIP, DOROTA, PASCAL,TREVOR, TJERI, ROLAND.... Bonvolu pardoni se mankas kelkaj nomoj en tiu jam longa listo! ... kaj VIVU ESPERANTO!!! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (92)
- 21 Oct 2017Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la fama franca romano de Gaston Leroux "Le Fantôme de l'Opéra" (1910) Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO, GINETTE, NOĈJO kaj OREST pro la amikaj rimarkoj kaj kuraĝiga apogo!!! Por malkovri la romanon ekde ties unua epizodo, jen la ligilo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Agrablan legadon!
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Marian Vochin appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter