"Tiun vesperon ni ne plu interparolis. Li prenis harpon kaj komencis kanti vir-kaj-anĝelvoĉe la romancon de Desdemona.* Hontigis min la rememoro de mia propra kanto.

"Amiko mia, la muziko havas tian virton neniigi ĉion el la ekstera mondo krom tiujn sonojn, kiuj venas frapi vian koron. Estis forgesita mia eksterordinara aventuro. Revivis nur la Voĉo, kaj tiun ĉi mi sekvis en ties harmonia vojaĝo : mi partoprenis la trupon de Orfeo.** Tiu promenis tra doloro, ĝojo, martireco, malespero, morto kaj triumfantaj edzecoj. Mi aŭskultis… Ĝi kantis… kantis nekonatajn muzikaĵojn.

"Kaj tiu aŭdigis novan muzikon, kiu okazigis al mi strangajn impresojn de dolĉeco, langvoro, ripozo… muzikon, kiu, post kiam ĝi levis mian animon, iom post iom kvietigis kaj kondukis tiun ĉi ĝis la sojlo de la sonĝo…

"Mi endormiĝis.

"Kiam mi vekiĝis, mi sidis sola sur tolseĝo en iu tute simpla ĉambreto lumigita per lampo metita sur la marmora supraĵo de malnova komodo en la stilo de "Louis-Philippe" [lui filip]. La loko estis ornamita per banala lito el mahagono, kaj la muroj kovritaj per "Jouy" tolo.***

« Kiu estis tiu nova dekoracio ?… Mi karesis al mi la frunton, kvazaŭ forpelante malbonan sonĝon… Ve !… daŭris ne longe antaŭ ol mi konsciu, ke mi ne sonĝas ! Mi estis mallibera kaj povis eliri el mia dormoĉambro nur por eniri banĉambron plej komfortan kun akvoj varma kaj malvarma laŭvole…

"Revenante en la ĉambron, mi ekvidis sur mia komodo ruĝe skribitan bileton, kiu plene informis pri mia trista situacio. Se ankoraŭ necesus, tio forigus de mi ĉiujn dubojn pri la realeco de la eventoj :

« Mia kara Kristina, » diris la paperfolio, « estu tute trankviligita koncerne vian sorton ! Vi ne havas pli bonan, pli respekteman amikon ol mi en la mondo. Vi estas nun sola en tiu loĝejo, kiu apartenas al vi. Mi eliris por butikumi kaj alporti al vi ĉiujn bezonotajn tolaĵojn. »

"Mi ekkriis : nu ! mi trafis en la manojn de iu frenezulo. Kio fariĝos el mi ? Kiom da tempo tiu malŝatindulo planas enteni min en sia subtera karcero ? Mi rapide iris kaj reiris tra la apartamento kvazaŭ frenezulino, daŭre serĉante elirejon, kiun mi ne trovis. Mi amare kulpigis min pro mia stulta superstiĉo kaj aĉe plezuriĝis moki la perfektan naivecon, per kiu mi akceptis, tra la muroj, la voĉon de la muzikfeo… Kiam tiom stulta, oni antaŭvidu plej nekredeblajn katastrofojn, kaj tiujn oni meritas ! Mi emis frapi min, ekridi kaj samtempe ekplori pri mi.

"En tia spiritostato Erik retrovis min.

"Post kiam li trifoje seke frapetis sur la muron, li trankvile eniris tra unu pordo, kiun mi ne sukcesis malkovri, kaj kiun li lasis malfermita. Li estis ŝarĝita de kartonskatoloj kaj paketoj, kiujn li metis sur la liton dum mi abunde insultis lin. Mi ordonis, ke li deprenu sian maskon, se li havas pretendon pri kaŝi vizaĝon de honesta viro.

"Li respondis kun granda sereneco :
"Neniam vi vidos la vizaĝon de Erik."

"Kaj li riproĉis, ke mi ankoraŭ ne tualetis je tiu taghoro. Li bonvole sciigis al mi, ke estas la dua posttagmeze. Li lasis al mi duonhoron por min pretigi. Dirante tion, li zorge streĉis kaj altempigis mian brakhorloĝon. Li informis min, ke poste li invitos min en la manĝoĉambron, kie bonega tagmanĝo min atendos. Mi malsategis ; malfermante la pordon, mi forpelis lin kaj eniris la banĉambron.

"Mi banis min sed apude lasis bonan tondilon, per kiu mi intencis mortigi min, se Erik, post kiam li kondutis kiel frenezulo, ĉesus konduti kiel honesta viro. La freŝeco de l' akvo bonefikis, kaj kiam mi reaperis antaŭ Erik, mi jam saĝe decidis nek ŝoki nek ofendi lin ia ajn, se necesos flati lin por akiri rapidan liberecon.

"Li estis la unua, kiu parolis pri siaj projektoj rilate al mi. Li precizigis ilin por kvietigi min, li diris. Tro plaĉis al li mia kompanio por tuj senigi sin je ĝi, kiel li konsentis fari la antaŭtagon, vidante la indignan impreson de mia timego. Nun mi nepre komprenu, ke mi tute ne devas timi vidi lin proksime. Li amas min, sed tion li diros nur kiam mi permesos, kaj la ceteran tempon ni pasigos kun muziko.

"Kion vi volas signifi per la cetera tempo ?" mi demandis.
"Li firme respondis : "Kvin tagojn."
"Kaj ĉu mi poste estos libera ?"
"Vi estos libera, Kristina, ĉar post tiuj kvin tagoj, vi estos lerninta ne plu timi min. Kaj tiam, de tempo al tempo vi revenos viziti la kompatindan Erik !…"

"La tono, kiun li uzis por diri tiujn vortojn, profunde kortuŝis min. Ŝajnis al mi malkovri tiom realan, tiom kompatindan malesperon, ke mi levis al la masko tenerigitan vizaĝon.

"Mi ne povis vidi la okulojn malantaŭ la masko, kaj tio tute ne malgrandigis la strangan konfuzon, kiun mi sentis pridemandante tiun misteran kvadraton el nigra silko. Sed sub la ŝtofo, ĉe la mentona ekstremaĵo de la masko, aperis unu, du, tri, kvar larmoj.

"Li silente montris seĝon vidalvide al li, ĉe unupieda tableto meze de tiu ĉambro, kie mi ludis harpon la antaŭan tagon, kaj mi sidiĝis tre konfuzita. Tamen kun bona apetito mi manĝis kelkajn krankojn kaj flugilpintojn de kokidaĵo, kaj trinkis tokajvinon, kiun li mem elportis – li diris – el la keloj de Kenigsbergo iam vizititaj de Falstaff.**** Koncerne lin, li ne manĝis, nek trinkis.

"Mi demandis, kiun naciecon li havas; ĉu tiu nomo Erik ne estas skandinavdevena ? Li respondis, ke li havas nek nomon nek patrion ; la nomon Erik li hazarde elektis. Mi demandis : dum li amas min, kial li ne eltrovis por tion sciigi al mi, alian rimedon ol min kuntreni kun li kaj enŝlosi subtere ?

"Vere malfacilas, ke oni amu vin en tombo ! mi diris.
"Li respondis per stranga voĉo : "Oni rendevuas, kiel oni povas."

"Tiam li stariĝis kaj etendis al mi siajn fingrojn kun la deziro, ke mi faru al li honoron viziti lian apartamenton. Sed mi tuj retiris mian manon el lia kun ekkrio. Kion mi tuŝis estis samtempe ŝviteta kaj osta, kaj mi memoris, ke liaj manoj odoras morton."



*Desdemona
: virina protagonistino de la Ŝekspira dramo « Otelo ».
**Orfeo : sorĉa muzikisto, kiu malsupreniris en Hadeson (inferon), por de tie revenigi sian edzinon Eŭridico.
*** Jouy [ĵui] : kotona ŝtofo (indieno) ornamita per personoj, dekoracioj aŭ pejzaĝo. **** Falstaff : rolulo kiu aperas en tri verkoj de Ŝekspiro // Opero de Giuseppe Verdi. NB : Kenigsbergo nomiĝas hodiaŭ Kaliningrado.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------