"Mi eĉ ne plu konsideris la teruran situacion, en kiu mi troviĝis. Mi eĉ ne demandis, kio okazos al mi? Kiu malklara kaj senemocie tirana intenco venigis min en tiun salonon, samkiel oni enŝlosas maliberulon en karceron aŭ sklavon en haremon? Ne! Ne ! Ne ! Mi diris al mi : «Jen do kio estas la Voĉo : iu viro !» kaj mi ekploris.

"La viro daŭre genuiĝante eble komprenis la sencon de miaj larmoj ĉar li diris :
«Estas vere, Kristina !… Mi estas nek anĝelo, nek feo, nek fantomo...
Mi estas Erik!»"

Tiam la rakonto de Kristina estis denove interrompita. Ŝajnis al la gejunuloj, ke la eĥo rediris malantaŭ ili : « Erik ! »… Kiu eĥo ?…

Ili sin turnis kaj ekvidis, ke jam noktiĝas. Raŭl estis staronta sed Kristina retenis lin apud ŝi :
"Restu !… Vi nepre sciu ĉion tie ĉi !"

"Kial do ĉi tie, Kristina ? Mi timas por vi la noktan malvarmeton..."

"Nur la klappordojn ni devas timi, amiko mia. Ĉi tie ni sidas ĉe la ekstremaĵo de tiu mondo de klappordoj… kaj mi tute ne rajtas renkonti vin ekster la teatro… Jen maloportuna momento por ĉagreni lin… Ni ne veku lian suspekton !..."

"Kristina ! Kristina ! Mi opinias, ke ni malpravas atendi ĝis morgaŭ vespere; ni devus tuj forkuri !"

"Mi asertas, ke se li ne aŭdos min kanti morgaŭ vespere, li suferos senliman ĉagrenon."

"Estas malfacile ne suferigi Erikon kaj forkuri de li por ĉiam !"

"Pri tio vi pravas… ĉar li certe mortos pro mia fuĝo."
La fraŭlino mallaŭte aldonis :
"Sed en tiu partio mi estas samforta kiel li… ĉar vi kaj mi riskas, ke li mortigos nin."
"Ĉu li amas vin tiom forte ?"
"Ĝis krimi !"
"Sed lia loĝejo ne maltroveblas… Oni povus iri serĉi lin. Ĉar Erik ne estas fantomo, ni povus lin alparoli kaj eĉ devigi respondi."

Kristina kapneis :
"Ne! Ne ! Oni povas nenion kontraŭ Erik ! Oni povas nur forkuri !"
"Dum vi povis forkuri, kial do vi reiris apud lin ?"
"Ĉar estis nepre ! … Kaj tion vi komprenos, kiam vi scios, kiel mi eliris el lia loĝejo." "Ha ! Mi malamas lin !" ekkriis Raŭl, "kaj vi, Kristina, diru… nepre diru tion, por ke mi pli kviete aŭskultu la sekvon de via eksterordinara amrakonto … ĉu vi mem malamas lin?"
"Ne", simple diris Kristina.
"Kial do tiom da paroloj ?!… Vi ja certe amas lin ! Via timo, via timego, ĉio tio estas ankoraŭ amo, kaj el la plej dolĉaj specoj. Amo tia, kiun oni ne konfesas al si", amare klarigis Raŭl. "...tia, kiu tremetigas, kiam oni pensas pri ĝi… Nu, imagu ! Iu viro, kiu loĝas en subtera palaco !..."

Kaj li ridaĉis.

"Ĉu vi ja volas, ke mi reiru tien ?" abrupte interrompis la juna virino… "Gardu vin, Raŭl, tion mi jam diris al vi : de tie mi ne plu revenus !"

Ekestis timega silento en tiu triopo : du kiuj parolis, kaj la ombro, kiu aŭskultis malantaŭ ili…

"Antaŭ ol respondi", fine kaj malrapide diris Raŭl, "mi dezirus scii, kian senton li inspiras al vi dum vi ne malamas lin."
"Hororon !" ŝi respondis… kaj tiun vorton ŝi ĵetis tiel forte, ke ĝi superis la noktajn suspirojn.

"Jen kio estas terura", ŝi plu diris kun kreskanta febro. "Li inspiras hororon, sed mi ne malamas lin. Kiel malami lin, Raŭl ? Imagu Erikon ĉe miaj piedoj, en la subtera loĝejo de la lago. Li kulpigas sin, malbenas sin, petegas mian pardonon !…

"Li konfesas sian trompadon. Li amas min !… ĉe miaj piedoj li metas grandegan kaj tragikan amon !… Pro amo li kaptis min… sed respektas min, sed rampas, sed ĝemas, sed ploras !… Kaj, Raŭl, kiam mi stariĝas dirante, ke lin mi povas nur malestimi se li ne tuj redonos tiun liberecon, kiun li forprenis de mi,… jen okazas nekredeblaĵo !… tion li donacas… mi povas foriri. Li estas preta por montri al mi la misteran vojon… sed… tamen ankaŭ li stariĝas, kaj mi ne povas ne rememori, ke, se li estas nek fantomo, nek anĝelo, nek feo, li tamen estas la Voĉo, ĉar li kantas !…

"Do mi aŭskultas lin… kaj restas !..."


--------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------