LA FANTOMO DE L 'OPEREJO
de
GASTON LEROUX (1910)
Unua parto: Erik
1. Ĉu tio estas la fantomo?
Tiun vesperon, la sinjoroj Debienne kaj Poligny, la eksiĝantaj direktoroj de l' Operejo, prezentis sian lastan vesperogalaon, okaze de sia foriro. Subite la tualetejo de sinjorino Sorelli, unu el la ĉefaj roluloj de la baleto, estis plenigita de ses fraŭlinoj el la baletistaro, kiuj revenis el la scenejo, post kiam ili "dancis" Polieŭkton *. Kun granda konfuzo, ili rapidege eniris, kelkaj kun troaj ridoj apenaŭ naturaj, kaj la aliaj kun terorkrioj.
Sinjorino Sorelli deziris esti sola por antaŭprovi la komplimenton, kiun ŝi estis prononconta en la dancsalono antaŭ la sinjoroj Debienne kaj Poligny. Kun acida humoro, ŝi vidis tiun tutan sencerban amason impetegi malantaŭ ŝin. Ŝi returne rigardis siajn kamaradinojn kaj maltrankviliĝis pro tia bruega emocio. La knabino Jammes – kun nazo, kiu plaĉis al Grévin, miozotkoloraj okuloj, rozaj vangoj, lilia dekoltaĵo – donis la kialon per tri vortoj kun tremanta voĉo, kiun angoro sufokis :
"Jen la fantomo! "
Kaj ŝi ŝlosis la pordon... La tualetejo de sinjorino Sorelli estis oficialeca, banala kaj eleganta. Tualeta tablo kun spegulo, divano kaj ŝrankoj: jen estis ties necesa meblaro. Kelkaj gravuraĵoj sur la muroj, memoraĵoj de la patrino, kiu spertis la belajn tagojn de l' eksoperejo de la strato Le Peletier.** Portretoj de Vestris, Gardel, Dupont, Bigottini.*** Tiu tualetejo aspektis kvazaŭ palaco al la knabinoj de la baletaro, kiuj loĝis en komunaj dormoĉambroj; tie, ili pasigis sian tempon kantante, kverelante, frapetante la frizistojn kaj vestohelpistinojn, kaj trinkante glasetojn da kasiso aŭ biero, aŭ eĉ da rumo, ĝis eksonoris la sonorilo.
Sinjorino Sorelli estis tre superstiĉa. Aŭdante la knabinon Jammes paroli pri la fantomo, ŝi tremetis kaj diris:
"Eta stultulino!"
Ĉar ŝi montris elstaran kredon pri fantomoj ĝenerale, kaj precipe pri tiu de l' Operejo, ŝi deziris esti tuj informata.
"Ĉu vi vidis lin?" ŝi demandis.
"Kiel mi vidas vin!" ĝeme respondis la knabino Jammes, kiu ne plu povis stari kaj falis sur seĝon.
Tuj la knabino Giry – kun okuloj brunaj kiel sekaj prunoj, inke nigra hararo, nigre bruna vizaĝo, kun sia kompatinda haŭto sur kompatindaj ostoj – aldonis:
"Se tio estis li mem, ja malbela li estas!"
"Ho jes!" ĥore respondis la baletistinoj.
Kaj ĉiuj ekparolis samtempe. Al ili la fantomo aperis kiel sinjoro nigre vestita, kiu abrupte ekstaris antaŭ ili en la koridoro, sen iu eblo scii de kie li venas. Lia apero estis tiel subita, ke oni povus konjekti, ke li elirus el la murego.
"Nu", diris unu el ili, kiu kvazaŭ gardis sian memregon. " La fantomon vi ĉie vidas!"
NOTOJ:
* Polieŭkto : opero de Charles Gounod (1878) instigita de la tragedio de Pierre Corneille (1641). Paul Dukas komponis ankaŭ "Uverturon" en 1892.
** Le Peletier : la spektakloj okazis en tiu operejo de 1821 ĝis 1873. Post la atenco de Orsini kontraŭ Napoleono la IIIa antaŭ la enirejo de tiu teatro, la imperiestro decidis la konstruon de l' Operejo Garnier (1875).
*** Vestris, Gardel, Dupont, Bigottini: famaj baletistoj aŭ baletistinoj. Ekz. Napoleono la Unua admiris la baletistinon Emilie Bigottini.
(Polurita versio)
---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------
Dua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/749999
MIKELO (Michel Derey…has replied to Ivar
Kun miaj plej amikaj salutoj.
MIKELO (Michel Derey…has replied to jadranka miric
Relegi esperante la komencon de la aventuroj de la mistera fantomo estis vivplazuro.
Gratulojn pro via esperantigo
MIKELO (Michel Derey…has replied to Ĝojo
Kun miaj plej amikaj salutoj el Francio. :-)
www.ipernity.com/blog/mike59/749999
.
En la Angla : "the dressing-room of La Sorelli"
En la Franca : "la loge de la Sorelli"
En Esperanto : kial ne "Sinjorino Sorelli" ? Eble aliloke : "Ŝia kantistina moŝto".
MIKELO (Michel Derey…has replied to Filip Van Snaeskerke
Rilate al la elekto de tiu vorto "madamo", temas pri propono de Cezar...
Ĉu vere ĝenas vin tiu vorto? (Jam en Vikipedio, oni diras Madamo Pompadour, Madamo de Staël, Madamo Butterfly... )
"Madamo" iel ŝajnas al mi ridinda parolo, kiu taŭgas por tiu orgojla kantistino...
2. Oni tuĵure povas inventi novajn vortojn : vidu, kiel facile mi utilizas neologismojn. Kaj oni tre facile povas trovi bonan kialon por tiuj novaj vortoj. Vi rajtas proponi neologismojn. Sed ĉu S-ro Ikeda en Jokohamo aŭ S-ino Li en Ŝanghajo komprenos tiujn nuancojn ? Ĉu la esprimpovo de neologismo (komprenebla de nur Okcidentanoj) estas tiel granda, kiel bona ekvivalento en Esperanto mem. Piron, en La bona lingvo, donas tre bonan ekzemplon pri tio (uzante hebrean vorton).
Ĝis!
MIKELO (Michel Derey…has replied to Filip Van Snaeskerke
Bonvolu pardoni tiun ĉi tre malfruan reagon!
Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el Castellane (kie mi esperas baldaŭ revidi vin kaj Paskal)!
Ĝis!
MIKELO (Michel Derey…has replied to Kelli ...
Mi esperas, ke plaĉas al vi ties legado!... Hodiaŭ mi ĵus aldonis la 66an epizodon!...
Kelli ...has replied to MIKELO (Michel Derey…
Simpatie al vi
Ginette
MIKELO (Michel Derey…has replied to Ginette Martin
Plej amike salutas vin
Mikelo
MIKELO (Michel Derey…has replied to Trevor Steele
NB : laŭ PIV : Roza = Havanta la koloron de la plej ordinara rozo, t.e. helruĝetan
Kompreneble "pinka" ne estas en la Fundamento, sed multaj vortoj
nun uzataj ne estas tie. Nia lingvo kreskas lau bezono.
Amike,
Trevor
MIKELO (Michel Derey…has replied to Trevor Steele
Plej amike salutas
Mikelo
"Nu", diris unu el ili, kiu kvazaŭ gardis sian memregon. " La fantomon vi ĉie vidas!"
''Nu!'', diris iu el ili, konservante, ŝajne, sian memregon. '' Ĉie vi vidas fantomojn!''
Mi ŝatas ŝanĝi la frazojn por doni ritmon. Ĝis!
MIKELO (Michel Derey…has replied to michel ahado
Ĉar mi intencas relegi kaj poluri la tutan tradukadon, mi volonte ekzaminos vian rimarkon!...
Plej amike salutas
Mikelo
Sign-in to write a comment.