En tiu ĉi ŝtorma kaj drama (prin)tempo ni alportas al vi sekvan poemon
el la fama antologio "El Parnaso de popoloj".

Kune kun la paska bondeziro ni deziras al vi, ke ĉiu el vi trovu en vi fonton de lumo kaj forto kaj sukcesu kuraĝe uzadi ĝin por atingo de Unueco en amo!
Menso, koro kaj manoj de ĉiu el ni en la nuna malekvilibrega mondo nun bezonatas kaj gravas!

Elkore Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi paĝo





KANTO DE VENTO

de Leo BELMONT (1865-1941)

elpoligis Antoni GRABOWSKI (1857-1921)

eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski
________________________________________
O, gdybym miał wiatru potęgę i tchnienie,
Wnet życia ja zmieniłbym tło.


Se havus mi forton kaj spiron de vento,
De viv' aliiĝus fason',
Mi estus semanto de ama la sento,
Ŝiranto de ĉia malbon'.

Per polvo friponojn blindigus mi kure,
Falegus malver'-bastion'!
Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
Karesus je roza la kron'.

Mi plorus poeton, sur tomb', kun betulo,
Mi vipus la maron sen lac';
Sur vojo ŝtonegojn mi skuus fortulo,
Ke muĝus la nokt' per minac'.

La poplon maljunan al dormo lulante,
Ridetus mi kun akaci';
Fluginte en kampon, sonorus mi kante,
Ho! forton de l' vento al mi!

fonto:

donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/kanto_pri_vento.html