Lena Wessel
Eĉ la bestoj...


Ĉe la unua mondkongreso
Refoje elmontriĝis la neceso,
De mondolingvo – besta Esperanto.
Kiu ĝin regis, estis ja ridanto.

Ha, tiu povis kompreniĝi, ĝui.
Sed la ceteraj devis tre enui.
Eĉ dialekton de urs' amerika
Ruslanda urso trovis tro komplika.

Bonege amuziĝis la tigrino.
Estante sperta esperantistino.
Ŝin vidis la leono, kaj pro amo
Tuj brilis lia kor' kun fajra flamo.

Sed kvankam pro admir' li laŭte blekis,
Voĉego lia ne komprenon vekis.
For al soleca loko li ekmigris,
Dum zumetante ŝi lin ĉirkaŭtigris.

Rrra! Rrro! Rrru! Sonis lia amopeto.
Miaŭis ŝi. Terura fidueto!
Hazarde jen aperis la savanto:
Ĝirafo, profesor' de Esperanto.

De li rapide lernis la leono
Parolojn la plej gravajn por bezono:
„Mi amas vin!“ Mirakla! Ŝi komprenas
Kaj – ĉu konvenas aŭ ĉu ne konvenas –

Al lia brusto flugas la tigrino.
Jen la fianĉo, jen la fianĉino.
Ĉu plua priskribado do necesas?
La diskreteco tion malpermesas.

https://cezarkulturo.blogspot.com/