http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/05/gunter-kunert-la-masino-anedoto.html


Günter Kunert
La maŝino


Majeste kaj en sola grandeco ĝi etendiĝis ĝis supre al la fabrikhala tegmento; samtempe kreante la imagon esti monumento de la erao kaj sama al tiu: stamfanta, plena de danĝeroj, monotona kaj sufiĉe troigita. Kaj antaŭ ĉio : Ĝi produktis nur kaj sole per kontraŭaj movoj de diversaj fortoj, pere de bridata antagonismo de ĉiuj siaj partoj.

Sed en tiu mirinda sistemo de fulmbrilaj radoj, de trembrilaj piŝtoj, de leviĝantaj kaj malleviĝantaj transmisiaj ŝaftoj estis malbela parto, kiu kvazaŭ aspektis kovrita de ŝimo kaj kiu moviĝis plumpe kaj kontraŭritme. Aĉa aldono al la bela forto. Restaĵo de lacigiteco enmeze de la dinamiko.

Kiam tagmeze eksonis fajfado, solviĝis tiu parto de la maŝino kaj forlasis la halon, dum la maŝino senhelpe starante postrestadis, eĉ duoble : mem kaj je la loko. Subite evidentiĝis, ke la plej malkara parto, la plej neglektita estas la plej valora kaj nur ŝajne anstataŭebla. Se ĝi estas kaputa ie, tie ne daŭros longe ĝis herbo kreskos super la betono.

Glosoj:

piŝt/o Masiva cilindro, ŝovglitanta interne de alia cilindro, aŭ por, movate de stango, premi fluidon en tiu cilindro, aŭ por, ricevante la premon de gaso aŭ vaporo, transmisii sian movon al alia organo: piŝto de pumpilo; piŝto de vapor- aŭ eksplod-motoro; piŝtoringoj; piŝtovojo.

ŝaft/o Z Longa horizontala akso, kiu portas helicon aŭ alian ĉefan parton de maŝino k kiu transmisias la movon: transmisia ŝafto (servanta por transigi la mekanikan forton de motoro al grupo de labormaŝinoj, kiuj estas perrimene movataj).

Günter Kunert
Die Maschine


Erhaben und in einsamer Größe reckte sie sich bis unters Werkhallendach;schuf sogleich die Vorstellung, Monument des Zeitalters zu sein und diesem gleich: stampfend, gefahrvoll, monoton und reichlich übertrieben. Und vor allem: Auch sie produzierte einzig und allein durch gegensätzliche Bewegung unterschiedlicher Kräfte, durch einen gezähmten Antagonismus aller Teile.

Aber in diesem wundervollen System blitzender Räder, blinkender Kolben, sich hebendener und sich senkender Wellen war ein unansehnliches Teil, das wie von Schimmel überzogen schien und das sich plump und arhythmisch regte. Ein häßlicher Zusatz an der schönen Kraft. Ein Rest von Mattigkeit inmitten der Dynamik.

Als um die Mittagszeit ein Pfiff ertönte, löste sich dieses Teil von der Maschine und verließ die Halle, während die Maschine hilflos stehenblieb, zwiefach: in sich und am Ort. Plötzlich erwies sich, das billigste Teil und das am schlimmsten vernachlässigte war das teuerste und nur scheinbar ersetzlich. Wo es kaputtgeht, wird es nicht lange dauern, bis über den Beton Gras gewachsen ist.