Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo

(nun jam pli ol mil dronintoj en la Mediteraneo dum nur dek tagoj!)

(citaĵoj el la romano "La Mortula Ŝipo“ de B.Traven"
)



Eltiraĵo el ĉapitro 33


Kaj eĉ pli gaja estas, ke centoj da ŝipoj kiel Jorike, centoj da mortulaj ŝipoj veturas sur la sep maroj. Ĉiuj nacioj havas siajn mortulajn ŝipojn. La plej fieraj kompanioj, kiuj fanfarone flirtigas la plej belajn flagojn, ne hontas veturigi mortulajn ŝipojn. Por kio oni pagas asekurpremiojn? Ne por plezuro. Ĉio devas enspezigi profiton.

Veturas multaj mortulaj ŝipoj sur la sep maroj, ĉar estas multaj mortuloj. Neniam ekzistis tiom da mortuloj, kiom ekde la tempo, kiam la granda milito por la libereco estis gajnita. Por tiu libereco, kiu altrudis al la homaro pasportojn kaj ŝtatanecajn konfirmilojn, por montri al la homoj la ĉiopovon de la ŝtato. La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj.

Levu la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa. Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro.


PS: Kiel ne ne pensi ĉe tiu citaĵo pri la kompatinduloj, kiuj dronadas pro profitavido en la mediteranea maro, ĉar la eŭropanoj ne vere pretas helpi al ili. Por mi tio estas brutala krimo, kiu tie antaŭ niaj okuloj jam dum pli ol 40 jaroj okazas pro la hipokrita politiko de Eŭropo. Kaj alia krimo subtenata de eŭropaj registaroj estas la samtempa sendado de armiloj en militregionojn de Afriko, kiuj ĉion alian pli necese bezonas ol armilojn. Kontraŭ la fuĝantoj de tiaj militoj Eŭropo starigis eĉ "grandan muron", kiu memoras min pri alia frazaro el la romano „La Mortula Ŝipo" (cez)


Eltiraĵo el ĉapitro 43


La murdobruligistoj ĉiam sidas sur la alia flanko de la muro. Kaj al tiu, kiu ne akceptas tion kaj foje volas persone rigardi, ĉu estas vere, kaj do grimpas sur la muron kaj ĉe tio falas malsupren, okazas tute juste, ke li devas resti ekstere. Kaj se tiu tamen volas iri al la transa flanko, por vendi al la murdobruligistoj la superfluajn pantalonbutonojn, li iru almenaŭ tra la pordego, por ke oni vidu, kiu li estas, kaj por ke la noktogardisto, kiu havas super sia dompordo la aglon kaj la flagstangon, kiuj faras lin tuj rekonebla kiel la noktogardiston de sia lando, ne perdu la trinkmonon. Tiu, kiu ne povas pagi trinkmonon kaj ne havas folieton en la poŝo, sur kiu oni konfirme stampis, ke li estas la filo de sia patrino, restu hejme. Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas. Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj.

PS:

Video pli la fuĝvojoj al Eŭropo (mortulokanaloj)

B.Traven: Mortula Ŝipo (PDF)

https://traven-esperanto.blogspot.de/