Reen al oro kaj viskio

Ĉu soleco por ĉiam? Nun turistoj konkeras la fantomurbojn de Usono


Provu foje priskribi la absolutan solecon: lokoj, tra kiuj hurlas la vento kiel grego de sovaĝiĝiĝintaj hundoj kaj klakigas la skeletojn de mortaj domoj.

Lokoj, kie eĉ la kojotoj ne plu eltenas vivi, ĉar ili ekfekas pro timo en la lunbrilo, se komenciĝas ĝemeti la seka, malnova ligno de la forlasintaj salonoj kaj de la bankkonstruaĵo, kaj se supren kirliĝas la rusto de oldaj elĉerpitaj aŭtomobiloj.

„Nenio estas pli malplena ol vaka naĝbaseno.“ konstatis iam la majstro inter la kriminalaŭtoroj, Raymond Chandler. Sed Chandler eraris.

Nenio estas pli vaka ol fantomurbo en la Sovaĝa Okcidento. Ĝi estas tiel vaka, ke eĉ la spiritoj fuĝis.

Sed, se la fantomoj estas for, venas la turistoj. Tio ŝajnas esti naturleĝo. Tiel okazis, ke en Silver City du mil metrojn alte en la Owyhee-montaro de Idaho ree estis malfermita hotelo. La Idaho Hotelo. Antaŭ 150 jaroj regis ĉi tie mallongtempe prosperiga oro kaj -arĝentokonjunkturo. Tiam oni multe pafis en Silver City.



En la jaro 1884 la koktelisto Josefo König ĉagreniĝis pri tio, ke oni primokis lin pro lia germana deveno. Li postulis duelon, sed tiris la kolton tro lante kaj mortis kelkajn metrojn antaŭ la Idaho Hotelo.

Baldaŭ poste la homoj iom post iom foriĝis, ĉar la minejoj – 25o da ili – ne plu sufiĉe enspezigis. Oni forlasis domojn al sia sorto, meblojn oni simple lasis stari. La transporto trans la kurboriĉaj, truplenaj kaj moliĝintaj stratoj el ŝotro en la montaro estus estinta tro multekosta.

Eĉ la apoteko de Silver City restis konservata tiel, kiel ĝi estis. La apotekisto ne volis kunpreni eĉ unu boteleton el siaj medicinoj kaj tinkturoj.

Lia plej grava medicino ja jam sen tio nomiĝis viskio. Per tiu li mildigis al la ministoj la korpajn difektojn kaj la animajn tuj kun ili.

Sed intertempe Silver City posedas pli ol unu pasintecon kaj estas rekovrata kiel loketo de la bona malnova Usono. Fantomaj urboj ree estas tre ŝatataj. Estas lokoj for de la kutima turistopelmelo. Malfacile atingeblaj kaj bele hororigaj – tio estas tio, kio estas serĉata, ĝuste ankaŭ de germanaj turistoj. La malbelaj postrestaĵoj de la minejoj delonge ree estas superkreskitaj. La naturo venkis. La sovaĝaj bestoj ne estas timidaj kaj trotas de tempo al tempo sen hasto tra la vakaj stratoj.

La homojn, kiuj nun renovigas la forlasintajn kaj rompiĝemajn domojn por uzi ilin somere kiel ferio- kaj semajnfinaj domoj, ne ĝenas, ke ili laŭ principo devas vivi kiel antaŭ cent jaroj.



Roger Nelson, la posedanto de la Idaho Hotelo disponigas petroleajn lampojn al la novaj kunloĝantoj. Per tio la ĉambroj nekomplike prilumeblas. Por kuiri oni rekomendas gascilindrojn. Kaj la malnovaj kondukiloj al la fontoj ĉirkaŭe liveras bonan akvon.

Ankaŭ la telefonado ne estas problemo - tiom longe, kiom la poŝtelefonoj estas ŝarĝitaj.



Roger Nelson en la jaro 2000 enamiĝis en la ruinon de la nuna Idaho hotelo. De tiam li laboras pri la renovigo de la malnova brilo. La dekok ĉambroj elbrilas decan nostalgion. La litoj esta bonaj, post malnovaj pordoj surprizas novaj banejoj kaj necesejoj. La akvo estas varmigita elektre: "Solarenergio", klarigas Roger. La solarĉelojn li fermŝraŭbis en kaŝitaj ejoj sur la tegmento: "Tio estis necesa, ĉar la tuta Silver City estas metita sub la protekton por laŭleĝaj monumentoj. Jen vi rajtas ŝanĝi nenion."




Ankaŭ malnova moro jam ree estas flegata: la matena trinkado. Dimanĉe, proksimume en la tempo, kiam la meso, se iu okazus, estus finita, oni promenas al la koktelejo, kiu aspektas tute same tiel, kiel en la tempo de la orokonjunkturo.

Se oktobre falas la unua neĝo, fariĝas soleca en Silver City, kaj ekstreme frida! Jen regas ree sole la vento. Eĉ la gardisto, kiun Roger Nelson por la vintraj monatoj estis engaĝinta, fuĝis. Li konatiĝis al ino kaj sekvis la vokon de duopeco. (de Gerd Eber)


tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko:
En Usono ekzistas kelkaj centoj da fantomurboj. (Ofte kun historie interesaj tombejoj.) Kelkaj malmultaj estas jam turisme alireblaj. Informoj en la intereto:

www.ghosttowns.com/states/id/silvercity.html
(Silver City en Idaho)
www.ghosttowngallery.com
www.ghosttowns.com

https://popularscienco.blogspot.com/