BICIKLADO,
SPECIFA RILATO AL
TEMPO KAJ SPACO


Multaj aŭtoroj konsideras, ke la biciklanto malvolvas intimajn rilatojn al spaco kaj tempo, iomete kiel la piediranto kaj malkiel la aŭtanto.

Eblas konsideri la biciklanton kiel piediranton sur radoj, kapablan rapide malkovri teritorion multe pli larĝan, kaj samtempe preskaŭ tuj halti kaj reiĝi piediranto ekde kiam aperas okazo. Li ankaŭ povas vojerari, kaj tuj decidi retroiri. La aŭtanto efektive profitas agadradiuson multe pli grandan, sed ne facile povas halti ĉie kaj retroiri. Kiel la piediranto, la biciklanto senpere rilatas al sia ĉirkaŭo: li plene kaj daŭre uzas ĉiujn siajn sensojn. Lia vido estas ĉiudirekta, sen vidomanka angulo, li tridimensie profitas la urbon: ĝiaj vidaĵo, monumentoj, vendejoj, ĉielo, pasantoj... Lia aŭdo, malembarasita je la senĉesa bruo de tute proksima motoro, kapablas distingi, el la ĝenerala konfuzbruo de konversacioj, birdokantojn aŭ suspektindajn bruojn. Lia flaro akriĝas per la printempaj odoroj aŭ kripliĝas pro poluaĵoj. Lia tuŝado ekzerciĝas spertante diversajn vetertipojn: malvarmon, mildon, varmon, ventbloveton, venton, pluvon, neĝon... Eĉ lia gustumo vigliĝas pro apetitveka penado. Male, la aŭtanto havas, kun la ĉirkaŭajo, nur vidan kontakton limigitan de la stirejo kaj aŭdpercepton obtuzigitan de la veturila son-izolo.

La biciklanto unuiĝas kun sia veturilo – plilongigo de lia ostaro – movante siajn plej potencajn muskolojn por antaŭeniri, kvankam sidante. Li konstante elprovas siajn fiziologiajn kapablojn kaj limojn laŭ la distanco kaj la reliefo alfrontotaj. Li senĉese laŭgradigas sian penon por pluteni regulan rapidecon kaj akurate atingi la celitan lokon. Kvankam lia veturtempo foje estas pli longa ol tiu de la aŭtanto, ĝi ĝenerale estas malpli dubeŝanca, ĉar la biciklanto evitas trafikstopiĝojn kaj lin ĝenas nur la gravaj neantaŭviditaj veterkondiĉoj (ventego, ekpluvego, glatiso) bonŝance maloftaj. Hodiaŭ, dum triumfas la nerealaj mondoj, male la biciklanto plene estas en la realo.

EI Frédéric Héran, Le retour de la
bicyclette [La reveno de I' biciklo],
eld. La Découverte, Parizo, FR,
majo 2014, tradukis Diana Riŝar

Dorothea & Hans-Georg Kaiser
skanis la artikolon el Sennaciulo, n-ro 1-2, 2015

https://cezarkulturo.blogspot.com/