http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/vilhelmo-muelisto-la-tilio-wilhelm.html







Wilhelm Müller

La tilio

Ĉe l' puto, ĉe l' pordego,
jen staras la tili':
Mi sonĝis ofte dolĉe
en ties freŝ' sub ĝi.

Mi tranĉis en la ŝelon
karesojn pro amfort'.
En ĝojo kaj sufero
al ĝi min tiris sort'.

Mi nokte devis migri
kaj preterpaŝis ĝin.
Fermiĝis la okuloj
pro rev' eĉ tiam sin.

Susuris ĝiaj branĉoj,
jen kvazaŭ kiel vok':
Alvenu do, kunulo,
kvietas mia lok'!

La fridaj ventoj blovis
vizaĝen min kun bru'.
Ekflugis la ĉapelo,
mi turnis min ne plu.

Mi estas multajn horojn
nun for de tiu vok',
sed plu susuron aŭdas:
Kvietas mia lok'!







PS:
Wilhelm Müller (Vilhelmo Muelisto) naskita en la jaro 1774 en Dessau estas de mi ege ŝatata poeto, kiu postlasis en „Kriterioj pri bona liriko“ sekvajn vortojn al poetoj: „Simplecon, kanteblecon de la metriko, naturan rektecon de la lingvo, profunde subkonscia elinterneco, kiu longe postsonas kaj naiva senembarasiteco en la timida elparolado de la plej alta.“




La poemo „La Tilio“, unue publikita en la jaro 1824, estas rigardata kiel la plej bela germana popolkanto laŭ teksto de Müller kaj la melodio de Franz Schubert.

La kreintoj sentis sin devigataj al la popolkanto, verkis en tiu senco, tiel ke, oni rajtigite povas diri, ke la poemo estas popolkanto. Mi mencias tion, ĉar en Germanio bedaŭrinde plu regas la stranga kutimo rigardi popoleca nur tion, kion verkis anonimulo, kvankam tio povas esti ĉiu. Por mi Müller estas vera viro el nia romantikema popolparto, ĝuste tial ĉar li adoris la liberemon de la grekoj de sia tempo tiom (simile al Byron), ke oni nomis lin „la greko-Müller“. Li ne, kiel diversaj aliaj romantikuloj, revis pri nova mezepoko sub la flago de la katolikismo, sed li estis tre entuziasma demokrato.


Wilhelm Müller

Der Lindenbaum.


Am Brunnen vor dem Tore
Da steht ein Lindenbaum:
Ich träumt in seinem Schatten
So manchen süßen Traum.

Ich schnitt in seine Rinde
So manches liebe Wort;
Es zog in Freud und Leide
Zu ihm mich immer fort.

Ich musst auch heute wandern
Vorbei in tiefer Nacht,
da hab ich noch im Dunkel
Die Augen zugemacht.

Und seine Zweige rauschten,
Als riefen sie mir zu:
Komm her zu mir, Geselle;
Hier findest du deine Ruh!

Die kalten Winde bliesen
Mir grad ins Angesicht,
der Hut flog mir vom Kopfe,
Ich wendete mich nicht.

Nun bin ich manche Stunde
Entfernt von jenem Ort,
Und immer hör' ich's rauschen:
Du fändest Ruhe dort!