Martha Carmona Rìos
Tiu ĉi nokto...


Mi povus skribi al vi
tiom da aĵoj...
estas perfekta nokto,
kaj via memoro estas tie,
freŝa...
neforviŝebla...
kaj mia menso ludas...
Mi preskaŭ povas tuŝi vin
mi preskaŭ perceptas
vian lignan aromon
aromon el viro...
tiel voluptama...
kaj vi estas...
radianta kaj belula...
la varmo estas sufoka,
la nokto...
harmonia kaj bela...
momente,
kiel pro granda plaĉo
de blua nokto...
viaj lipoj ridetas,
ŝajnas tiel molaj
kaj dolĉaj,
ke oni deziras
gustumi ilin...
kiel papilio al la floro.
Kun mistera brilo...
viaj okuloj...du steloj
flamigantaj...
en viaj molaj manoj,
teneraj karesoj
kaj en via koro...
melodio de amo
kaj mia mondo ĉirkaŭas vin
en tiu momento...


Aŭtorino: Martha Carmona Rìos.
Por Suno. 21a de septembro 2011.


Fonto:
https://www.ipernity.com/home/leieladonna




https://cezarkulturo.blogspot.com/