Jean de La Fontaine
La konsilio de la ratoj


En la granda remizo de kamparana korto setlis ratoj. Ili vivis tie en ĝuo kaj bruo, ĉar ĉiam denove bonaj manĝaĵoj malsuprenfalis por ili. Sed al la kamparano tio tute ne plaĉis – kaj tial li havigis virkaton al si, kiu transmondigu la ratojn. La virkato rapide elektis la ratojn kiel sian novan frandaĵon. Baldaŭ li jam neniigis pli ol cent el ili kaj tiel transmondigis ilin – kaj intertempe ilia kvanto fariĝis tiom malgranda, ke ili ne plu kuraĝis forlasi siajn truojn.

Tiel tio ne okazu plu kaj tial la ratoj decidis, ke la moŝta konsilio kunsidu.

La mizera, postrestinta resteto de la iam tiom granda rataro kunvenis kaj pripensis kaj interkonsiliĝis pri tio, kion oni faru.

Unu el la plej saĝaj ratoj parolis tre prudente: „Estus sencoplene, se oni povus kroĉi sonorileton al la virkato. Tiukaze ni povus aŭdi ĝin jam de malproksime kaj povus ĝustatempe atingi sekuran lokon.“

Al la aliaj ratoj la ideo tre plaĉis – ili laŭdis la kunulon kaj sentis sin plifaciligitaj, ĉar ili nun baldaŭ denove pli bone fartos.

Sed la afero fiaskiĝis, ĉar neniu trovis sin, kiu kuraĝis kroĉi la sonorileton al la virkato.

Tiel ne malmulte da bonaj ideoj ne realiĝas, ĉar ne sekvas agoj al vortoj.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser


https://cezartradukoj.blogspot.com/