Filozofo Heraklito de Efezo: parto I

Unueco de ĉiuj aĵoj


Heraklito asertas, ke la kosmo estas unuaĵo : disigita, nedisigita, fariĝinta, nefariĝinta, mortema, nemortema, logoso, eterneco, patro, filo, Dio kaj justeco. Se vi ne aŭskultas al mi, sed al la logoso, estas saĝe agnoski, ke ĉio estas unuaĵo.

Tiu ĉi mondo, la sama de ĉiuj aĵoj...

Heraklito diras, ke la vekiĝintoj havas la saman komunan mondon, dume la dormantoj turniĝas ĉiuj al sia propra.

La fluo de ĉiuj aĵoj

Tiu, kiu iras en la saman riveron, al tiu fluas ree kaj ree alia akvo.

Ni iras en la saman riveron, kaj tamen ne en la saman, ni estas ni, kaj ni ne estas ni.

Laŭ Heraklito estas neeble dufoje iri en la saman riveron aŭ tuŝi paseman substancon, kiu restas laŭ sia konsisto la sama, sed sekve de la impeta rapideco de la transformiĝo ĝi disiĝas kaj kuniĝas ree... kaj venas kaj foriras.

Pri la kontraŭoj

Ĉiu okazaĵo okazas pro la kontraŭo.

La frida fariĝas varma, varma frida, malseka seka, seka malseka.

La kontraŭaganta kuniĝas kaj el la kontraŭaj (sonoj) ekestas la plej bela harmonio, kaj ĉio okazas sur la vojo de kverelo.

Ili ne komprenas, ke ĝi (la kosma unuaĵo) disstrebante kun si mem unuecas : disstrebanta harmonio kiel ĉe pafarko kaj liro.

Nevidebla harmonio estas pli forta ol videbla.

La batalo kiel monda principo

Batalo estas la patro de ĉio, la reĝo de ĉio ; el kelkaj li faras diojn, el aliaj homojn, pliajn al sklavoj, kaj pliajn liberaj de pieco.

Oni devas scii, ke la batalo estas la komuna, kaj la leĝo la kverelo kaj, ke ĉiu okazaĵo okazas pere de kverelo kaj neceso.

La logoso

La monda leĝo, la logoso, kiu estas ja eterna, la homoj ne komprenas, nek antaŭ ol ili aŭdos pri ĝi, nek post kiam ili aŭdis pri ĝi. Kaj kvankam ĉio okazas laŭ tiu leĝo, ili faras la impreson, kvazaŭ ili divenus nenion de tio, kiam ili provas kompreni tiajn vortojn kaj verkojn kiel mi sciigas ilin, per tio, ke mi ĉion analizas laŭ ties naturo kaj klarigas pri kio temas rilate al ĝi. Sed la aliaj homoj scias same tiom malmulte dum vekiĝinteco, kion ili faras, kiel ili memoras tion, kion ili faras dormante.

Tial oni devas sekvi la komunan. Sed kvankam la mondoleĝo estas komuna al ĉiuj, la plej multaj tamen vivas, kvazaŭ ili havus propran pensoforton.

Serioze parolate : Oni devas konstrui sur la komunan de ĉiuj kiel urbo sur sian leĝon, kaj eĉ multe pli firme, ĉar ĉiuj homaj leĝoj tiras sian nutraĵon el la unuece dia. Ĉar tio regas tiom, kiom ajn ĝi volas, ĝi sufiĉas al ĉio kaj estas pli forta ol ĉio.

Jen ili vane provas purigi sin de pentaj religiaj imagoj, per tio, ke ili makuliĝas per sango - tiel, kvazaŭ homo, kiu tretis en koton, volus lavi sin per koto ! Ĉiu ja pensus, ke tia homo estas freneza, se li observus lin ĉe tia farado.

Kaj jen ili preĝas al tiaj diobildoj ĝuste tiel kvazaŭ ili volus interparoli kun mortaj ŝtonvandoj. Pri la escenco de la dioj kaj herooj ili havas ja eĉ ne divenon.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

PS: Jen gravega greka dialektika filozofo, kiu verkis siajn plej multajn filozofiajn tekstojn inter la jaroj 500 ĝis 490 antaŭ Kristo en la iona urbo Efezo.

Ni tradukis laŭ la libro: "Die Vorsokratiker" (La antaŭsokratuloj), La fragmentoj kaj fontoraportoj estis tradukitaj kaj enkondukitaj de Vilhelmo Capelle.


popularscienco.blogspot.com/