Hans Magnus Enzensberger
FIRST THINGS FIRST


Principe ni ne multe obĵetas kontraŭ
la inferfajron, la reenkarniĝon, la paradizon.
Se devas esti, bonvolu!
Sed ĝis tiam ni havos aliajn prioritatojn.

Pri la katnecesejo, la aktualan konton
kaj la nereteneblajn statojn de la mondo
ni nepre devas zorgi nin,
eĉ ne pensante pri la interreto
kaj la indikoj pri la akvonivelo.

Kelkfoje ni ne plu scias

kion fari unue
pro la multaj problemoj.
Ĉiam iu mortas,
ĉiam iu estas naskata.

Jen apenaŭ plu eblas cerbumi
pri la propra senmorteco.
Unue rapida rigardo
en la terminkalendaron,

kaj poste la alia.


trad. Hans-Georg Kaiser

Gloso:
First things first = La unua unue

https://cezartradukoj.blogspot.com/