Hans-Georg Kaiser
Ordono ankoraŭ estas ordono

(dialogo inter junulo kaj oldulo)

"Vi vivas damne bone, ĉu?"
"Pravas, MI vivas bone, jes."

"Vi voras manĝon, ĝis vi krevas, ĉu?"
"Kial ne?"

"Vi voras vian salajron."
"Bedaŭrinde jes."

"Vi vorus vin mem?"
"Se foje ne alie eblus."

"Vi ne amas viajn najbarojn."
"Mi ne estas kristano."

"Solidareco estas por vi merdo, ĉu?"
"Kompreneble!"

"Kaj tiuj, kiuj venos post vi?"
"Dio mia! Tion vi MIN demandas?!"

"Kaj socia justeco?"
"Kio tio estas, nova truko de la ruĝuloj?"

"Kaj, ke vi vivas nur unufoje,
kiel homo aŭ kiel bestaĉo?"
"Tio estas afero mia, notu tion, flavbekulo!"

"Ĉu vi suicidus?"
"Neniam!"

"Ĉu vi murdus iun?!!"
"Dependas de la situacio."

"Kiel soldato?"
"Nun vere leku min, ordono ankoraŭ estas ordono!"

PS: Tiun dialogon mi verkis, kiam mi ankoraŭ ne estis esperantisto, do antaŭ tre longa tempo, kiam mi estis junulo. Sed mi pensas, ke la poemo plu estas aktuala. Homoj, kiuj fidas pri nenio. kaj kiuj akceptas ĉiun krimon sen kontraŭago, ankoraŭ nun estas la granda silenta plimulto. (HGK)

cezaroriginaloj.blogspot.com/