http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/07/ernesto-cardenal-materiismo-kaj.html




Ernesto Cardenal
Materiismo kaj idolservo


La mono estas tirano, aŭ kiel Kristo diras en la lingvo de la tiama tempo, „ties sinjoro“ (kio tiam kvazaŭ signifis Dio.) "Nenia servanto povas servi al du sinjoroj"; kaj tial li priskribas la monon kun la nomo de la cidonanoj (mamono), ĉar la mono estas ankaŭ idolregado.

La mono estas parto de la tiraneco, de la krueleco, de la aroganto, de la diigo de Tiberio. Ĉiu monero kaj ĉiu monbileto portis la bildon de Tiberio. (Tial Sankta Francisko malpermesis al siaj fratoj tuŝi monon.)

La unua leĝo el la dekalogo, ke ni nek faru idolon nek bildon nek preĝu al aliaj dioj, ŝajnas al ni malpermeso por primitivaj popoloj, kiuj ankoraŭ ne venkis la politeismon, arkeologia relikvo sen valoro por la civilizita homo.

Sed la moderna materiismo estas la sama malnova politeismo, kaj la mondo ankoraŭ havis neniam tiom da dioj kaj idoloj samtempe kiel nun. Multekosta aŭtomobilo, filmstelulo, politikista gvidanto, ideologio, jen la dioj de la nuntempo. La urboj de la moderna mondo plenas de tiaj dioj, la dioj de la komercia varbado, kaj de l' politika propagando, la ridetantaj diinoj de l‘ fekundeco kaj abundo, de la nutrado kaj de l‘ higieno, la dioj de la biermarkoj, de la maizflokoj kaj de l‘ dentopasto. Aŭ la vizaĝoj de la diktatoroj kaj politikaj gvidantoj – la mornaj dioj de l‘ teroro kaj de l‘ milito, de la neniigo kaj de la morto.

La samaj naturfortoj, kiujn la primitiva homo alpreĝis kiel fajron kaj tondron, sen kompreni ilin, alpreĝas la moderna homo kiel elektron kaj kiel atomenergion.

Tradukis Cezar el la germanan versio de „Libro de l‘ amo“

PS:

Jen la tielnomata unua leĝo de la dekalogo laŭ katolika kaj lutera nombrado

Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

Lk 16, 1-13
Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!