Cezar
En la armeoj laŭdire ĉiuj estas samaj


(Bonvolu legi tion kiel satiron.)

Ke en la armeoj laŭdire ĉiuj estas samaj, mi bone povas kompreni kaj akcepti, kelkaj estas eĉ pli "egalaj" ol la aliaj.

Morti devas en armeoj tial nur la soldatoj, neniam la generaloj. Por tio la generaloj havas ankaŭ multe pli altajn salajrojn ol la soldatoj. Tio estas justa, ĉu ne?

(Se malmultaj personoj ricevas pli ol la plimulto, tio estas pli malkara por la tuta homaro ol se la povra plimulto ricevus pli multe.)

Ke en armeo eĉ membroj de la subigitaj popoloj devas morti por la bona afero de alia popolo, estis en certa senco nova al mi, do plia tre justa afero, ĉu ne?

Plej efektive estus kompreneble, se la eksterlandanoj ĉiuj reciproke mortigus sin mem, jen surtere baldaŭ ne estus plu eĉ unu homo. Jen sendube la plej justa stato por ĉiuj bestoj krom la homsimioj.

Kaj se iu ĝenas niajn ĉefojn kaj patriarkojn ĉe tio fari negocojn en la eksterlando, kiu tute ne apartenas al ili, tiukaze niaj "trupoj" devas pafi eĉ sur homojn, kies speciala krimo estas tiu, ke ili estas tro povraj kaj tro malsataj por povi vivi de la pura aero kaj de la senkosta lumo en la arbaroj. Kial ili ne simple manĝas kukojn, se ili ne havas viandon? Tion demandis jam franca nobelulino.

Sed kion faras tiuj kanajloj, kiuj havas nenion? Anstataŭ esti iom pli modestaj, ili ŝtelas ĉion de niaj riĉuloj, kvankam ĉiu scias, ke tiuj estas multe pli egalaj ol la aliaj, ĉar ili devas zorgi pri la bonfarto de nia tuta ŝtato, pri la tuta mondo kaj eĉ pri la senfina universo. Kaj tial ankaŭ pri la armila industrio en kosmaj dimensioj, ĉar ili agas tiel volonte karitate per modestaj neoficialaj ĉekoj al politikistoj.

Sed la povruloj - malbone edukitaj - pensas nur pri si mem. Ili ne disdonas donacojn por pacdefendaj tankoj kaj aviadiloj kaj ne subtenas la papon per siaj pfenigoj. Ili estas adeptoj de Maks Stirner tial ili fajfas pri ĉio, kaj tial ni kompreneble fajfas pri ili. Ion pli bonan ili ja ne meritas.