Erich Raspe

La barono Munkhaŭseno grimpas siamaniere al la luno kaj revenos

Spite al miaj kuraĝo kaj prudenteco kaj spite al la rapidecoj, lertecoj kaj fortoj de mi kaj de mia ĉevalo ne ĉio iris laŭ mia deziro en la turka milito. Mi havis eĉ la malbonŝancon, ke aro da turkoj ĵetiĝis sur min kaj faris min militkaptito. Nu, kaj tio, kio estis eĉ pli terura, sed ankoraŭ kutima ĉe la turkoj: ili vendis min kiel sklavon.

En tiu stato de humiliĝo mia taglaboro ne estis kaj streĉa kaj acidiga, sed stranga kaj trista, ĉar mi devis peli ĉiumatene la abelojn de la sultano sur paŝtejon, tie gardi dum la tuta tago kaj vespere repeli ilin en ties abelujojn. Iuvespere mi konstatis, ke abelo mankas, sed tuj mi rimarkis ke du ursoj atakis ĝin kaj volis disŝiri ĝin en pecojn pro ties mielo. Ĉar mi havis neniun alian armili
similaĵon ĉemane ol la arĝentan hakilon, kiu estas la signo de la ĝardenistoj kaj terlaboristoj de la sultano. Tial mi ĵetis ĝin al la du rabistoj, nur pro la intenco ilin forpeli tiel. La kompatindan abelon mi efektive tiel liberigis, sed pro malbonŝanca forta movo de mia brako la hakilo flugis alten kaj ne ĉesis flugi ĝis ĝi falis sur la lunon. Kiel mi do rehavigu ĝin? Per kiu surtera eskalo reporti ĝin malsupren? Jen venis en mian kapon, ke la turkaj fazeoloj tre rapide kreskas alten kaj ĝis tute miriga alto. Tuj mi plantis fazeolon tian, kia efektive kreskis alten kaj sin kroĉigis per volviĝo al unu de la lunaj kornoj. Nun mi grimpis kuraĝe ĝis la luno, kien mi feliĉe alvenis. Estis sufiĉe ŝvitiga laboro serĉi kaj trovi mian arĝentan hakilon je loko, kie ĉiuj aĵoj brilas same arĝente. Finfine mi tamen trovis ĝin sur stako el spikoj kaj dishakita pajlo. Nun mi volis denove surtereniĝi, sed ho ve! La ardo de la suno intertempe elsekigis mian fazeolon tiel, ke ĝi simple ne plu uzeblis por grimpado teren. Kion do fari? Mi plektis ŝnuregon de la pajlohakitaĵoj, tiom longan, kiom eblis. Tiun mi fiksis je unu el la kornoj de la luno kaj poste mi malsupreniĝis je ĝi. Per la maldekstra mano mi tenis min firme, kaj per la dekstra mano mian hakilon. Ĉiufoje, kiam mi glitis iom pli malsupren, mi trahakis la superfluan pecon super mi kaj alplektis ĝin sube, kaj tiel mi malsupreniĝis grandan distancon. Tiu ofte ripetita forhakado kaj alplektado kompreneble ne plibonigis la ŝnuregon kaj ankaŭ ne helpis al mi reveni ĝis tute malsupre al la bieno de la sultano.

Povas esti, ke mi estis ankoraŭ kelkajn mejlojn alte en la nuboj, kiam subite mia ŝnurego disŝiriĝis kaj mi falis sur la tersurfacon de Dio tiel peze, ke mi senkonsciiĝis. Pro la pezo de mia korpo falinta el tiom granda alto
, mi boriĝis almenaŭ naŭ klaftojn profunden en la teron. Mi finfine refortiĝis, estas vere, sed nun ne sciis kiel eliĝi. Sed kion okazo de bezono ne ebligas? Mi fosis per miaj kvardekjaraĝaj ungoj specon de ŝtuparo kaj per tio bonŝance eliĝis al la tersurfaco.

elgermanigis Hans-Georg Kaiser

laŭ „Der Baron klettert auf seine Weise zum Mond und kommt zurück“ (Originalteksto de Raspe)


Hans-Georg Kaiser
Munkhaŭseno


La barono Hieronimus de Munkhaŭseno (germane: Hieronymus von Münchhausen) estis konata fanfaronulo kaj efektive vivis kiel reala persono. La junkro tre ŝatis prezenti al siaj nobelaj ĉasgastoj perpleksigajn mensogajn rakontojn. Kelkajn el ili pubikis nekonato en la jaro 1781 en satira gazeto en Berlino. Kvar jarojn poste aperis en Anglujo tuta libro pri „La mirindaj vojaĝoj kaj militiroj de la barono Munkhaŭseno en Ruslando“. La verkinto estis Erich Raspe, germana geologo kaj arkeologo, kiu pro certaj malagrablaj financaj aferoj devis elmigri al Britlando. La libro tie tre bone vendiĝis kaj rapide sekvis pluaj eldonoj. Sed ankoraŭ pli furora estis la vendosukceso de la germana prilaboro de „Munkhaŭseno“, kiu aperis en la jaro 1786 en Göttingen. Ĝi estis rakontata en populara lingvo, kaj pliriĉigita per diversaj mokoj kontraŭ la junkroj kaj per kelkaj aventuroj.

En tiu versio la „Mirindaj vojaĝoj surmare kaj sur la firma tero, la militiroj kaj gajaj aventuroj de la barono Munkhaŭseno, kiel li mem kutimis rakonti ilin ĉe botelo da vino en la rondo de siaj amikoj“, baldaŭ fariĝis multe legata popollibro – kaj tio ĝi estas ankoraŭ nun.

La vera verkinto de tiuj spritegaj mensogorakontoj konatiĝis nur multajn jardekojn post ties morto: lia nomo estas Gottfried August Bürger (Diopaco Aŭgusto Civitano), li estis unu el la plej mokemaj germanlingvaj aŭtoroj de la 18-a jarcento. Li ĉiam devis barakti kontraŭ mizeraj vivkondiĉoj, neniam havis sufiĉe da mono kaj krome li estis kiel ekz. Swift akrolanga persono, kiu ne devote rampis surventre antaŭ la nobeluloj, tial ankaŭ la pli diplomata kaj eĉ nobeligita civitano Goeto ne povis fariĝi lia vera amiko. Tiu tuj morniĝis vizaĝe, se li nur aŭdis la nomon de Bürger, kiu ne preterlasis okazojn elsendi pikemajn rimarkojn pri Goeto. HGK)

Ligoj
Munkhaŭseno: eLibrejo

https://cezartradukoj.blogspot.com/