CEZAR
ATENDU LA ATENTIGON


A: Atendu!

B: Kion mi atendu?

A: Atendu la atentigon.

B: Ha, mi ekkomprenas, mi jam foje starigos min atentokapte, por ke mi ne preterdormu la ordonon! Dankon do por la atentigo, ke mi atendu obee la enhavon de la atentigo. Dankon! Alikaze mi eble eĉ dormus, kaj tio povus esti eĉ katastrofo por mi.

A: Mi konsilas al vi, simple fermu la buŝon kaj atendu tion, kion vi atentu. La avertoŝildo estas ja ne sen kaŭzo avertoŝildo kaj en la mondo. Ĉu vi ekkomprenas?

B: Jes ja, mi pensas, ke jes.

A: Vi ankoraŭ nun ne ekkomprenas! Vi ne pensu, sed atendu la atentigon. Ĉu komprenite?

B: Ha tiel do, se mi mem pensus, avertoŝildoj ne plu estus necesaj, ĉu?

A: Pensi vi povas tion, kion vi volas, nur ne diru ĝin. Kaj nun ekatendu kaj ne ŝtelu mian valorplenan tempon plu.

B: Tute je via servo, sinjoro Tempavarulo! Ĉio okazu laŭ via plaĉo.

A: Grrrrrr...

B: Hmh...

A: Finfine eksilentu, alikaze mi bedaŭrinde devus preni la avertŝildon kaj frakasi ĝin sur via melonkapo. Atendu do, sed silente.

B ( malobee pensas): Kial ni ĉiam devas nur atendi ion kaj ne rajtas travivi ion sen atendado? Tion mi volonte volus scii.


PS: Por la teksto instigis min la avertŝildo de Anteo.
www.ipernity.com/doc/anteo/32574839