Louis Paul Boon
Nun mi devas skribi per mia plej bela plumo, mia somera plumo, mia dimanĉa plumo. Ornami ĝin per ruĝa bendeto, kaj trempi ĝin en inkon per kiu skribiĝas nur vortoj de gajo, de suno kaj feliĉo, de libereco kaj gajanimeco.
Pardonu min.
Granda ĝojo kaj granda feliĉo ĉiam igas min iom silentema. Mi pinĉas la brakon por scii ĉu mi ne sonĝas. Mi vidas tiom da flagoj en la manifestacio kaj mi scias, ke estas mia propra flago: la flago kiun mi sole ĉiam portas en mia koro, tagon post tago.
Mi tiam spertas denove, la unuan de majo, ke mi ne estas sola, ke mi ne tutsola batalis por havi iom da vivoĝojo, por iom da justeco inter ni, por pli bela dometo, kaj afabla edzino kiu ne estas elĉerpita de tro da laboro.
Ĉie estas homoj, kiuj pensas same kiel mi, kiuj same kiel mi rikoltas la fruktojn de tio, kion niaj gepatroj efektivigis: la 8 horan tagon, la 5 tagan semajnon, la pagatajn feriojn. Kaj tio estas nur kelkaj videblaj aferoj, kelkaj konkretaĵoj.
Ĉar la resto estas multe pli. La libereco skribi kion mi pensas, la rajto esti kiu mi estas, kaj povi rigardi al reĝo, imperiestro aŭ papo kun la manoj en la pantalon-poŝoj. Ne devi depreni mian ĉapeton kiam mi ne emas fari tion, ne devi surgenuiĝi kaj petegi por panpeco aŭ loketo en la ĉielo.
Ni ne plu devas petegi, ni mem akiris ĉion.
Pro tio miloj kaj miloj marŝas unu apud alia, sub ruĝa flago de la unua de majo. Mi fakte devus jubili, mi scias, sed mi tro emociiĝas kaj mi silentas: pro respekto al mi mem.
Morgaŭ, postmorgaŭ mia flageto kuŝos denove kunfaldita, profunde en la poŝeto de mia koro, sed hodiaŭ ĝi estas malfaldita kaj flirtas, ruĝa, ruĝa, ruĝa, en la tuta mondo.
tradukis Jakvo Ŝram,
el Sennaciulo, majo 2004
http://popularscienco.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.