http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/03/aleksandr-blok-sia-kanto-prozpoemtraduko.html


Aleksandr Blok
Ŝia kanto


Tiun, kiun mi amas,
mi ne intencas enfermi per katenoj.
Li povas meti sian fidon sen duboj
en min aŭ al la vento.

Sub la kondiĉo, ke li komprenas,
ke mi amas lin.
Mi rekomendas, ke oni sentu tiel,
kvazaŭ oni vidus la stelojn.

La mano povas faligi la glavon kaj esti libera.

Oni devas majstri la senutilan tremadon,
se lavango ruliĝu en la valon.

Mi faros vin senspira kiel neĝblovado.
Niaj plezuraj voluptaj agoj
lante obtuzigu vin. La sensoj
fuĝu for de vi kiel sur balancilo.
Per tute konfuziĝinta hararo
mi ligos vin, se vi postulos tion.
Vi estos ebria kaj ĝoja
kiel post juna kamparana vino.

tradukis Cezar
laŭ germana traduko "Ihr Lied" de Sarah Kirsch
el "versoj por enamiĝintoj"