Konstanty Ildefons Gałczyński
Kongreso de la abuliuloj


De nia korespondanto KARAKULIAMBRO


Abuliuloj estas homoj sen volo.

Antaŭ kelkaj tagoj okazis en Barcelono kongreso de tiuj malfeliĉuloj.

Oni devis levi la prezidanton sur la tribunon, ĉar en la lasta momento mankis al li la necesa energio meti piedon sur la podeston. Li surhavis frakon, sed en la frako estis nur unu videbla brako. Komence li artikulacis la vortojn ĝis la mezo, poste nur la unuajn silabojn, je la fino li jam dormis. Bonŝance li sternis sin antaŭ la komenco de sia parolado.

La portugala delegitino, kiu dufoje aplaŭdis, post tio kvazaŭ estis tute malsana pro laciĝo.

La himno de la abiuloj „Al ni ĉio estas egala“ la ĥoro same prezentis kuŝante. Multaj ĥormembroj kantis per fermita buŝo.

Ĉe la sekva festbankedo oni glutis la fiŝon kun la skeleto. La prezidanto ĉifoje aperis kun korekte vestitaj brakoj, sed por tio sen pantalono. Ĉe la tosto li nur kun peno elpuŝis la konsonanton 'k', kio signifas 'Karaj kolektiĝintoj', kio tute bone anstataŭis la duhorajn alparolojn aliloke kutimajn.

La delegitino el Portugalio aŭskultis starante, ĉar ŝi ne plu trovis la forton sidiĝi. Multaj ĝislarme emociigitaj bankedaj partopenantoj ne plu kapablis tiri manon el la poŝo dum la serĉado de naztuko.

Abuliulo, kiu atingis sur la vojo al la bankedo nur la restoracion en la teretaĝo, kaŭzis grandan brulon, kiam li lasis fali ankoraŭ brulantan alumeton sur tablotukon. La flamoj travoris sin ĝis la unua etaĝo kaj bruligis la piedojn de la festpartoprenantoj. Kiam la prezidanto estis bruligita ĝis la kolo, li siblis: 'Esvarmmi!' kio kvazaŭ signifas: 'Estas varmege al mi!'

tradukis Dorothea Kaiser

cezartradukoj.blogspot.com/