http://popularscienco.blogspot.de/2014/01/pri-kio-cerbumas-sciencistoj-nesolvitaj_26.html




Pri kio cerbumas sciencistoj? Nesolvitaj enigmoj de la homaro

(4/20)

Kio estas la esenco de l‘ homo?


La nura rigardo al nia DNA ne povas respondi tiun demandon. La homa genomo je naŭdeknaŭ procentoj estas identa kun tiu de la ĉimpanzo – kaj cetere ankaŭ je kvindek procentoj kun tiu de banano. Tamen estas vere, ke ni posedas pli grandan cerbon ol la plej multaj bestoj. Niaj cerboj ne estas la plej grandaj surtere, sed ili entenas trifoje tiom da neŭronoj ol tiuj de goriloj. Precize estas 86 miliardoj da ili. Multaj el la aĵoj, pri kiuj ni supozis ĝis nun, ke ili faras nin unikaj – lingvo, la uzado de iloj, la kapablo sin mem rekoni en spegulo – nun jam ankaŭ ĉe aliaj bestoj estis observata. Eble estas nia kulturo kaj ties influo al la genoj (kaj tiel plu) – kiuj rezultigas la diferencon. Sciencistoj supozas, ke la kuirado kaj la farado de fajro helpis al ni ĉe la elformigo de granda cerbo. Eblas, ke estas ankaŭ niaj kunlaboraj kaj metiaj kapabloj, kiuj diferencigas nin de aliaj primatoj.

tradukis Donjo & Cezar
el gazeto Freitag