Nasredino
Eble li prenos vin


Iam Hoĝao devis restadi dum certa tempo en la lito, ĉar li grave malsaniĝis. Sed spite al sia malsano li ankoraŭ ŝercis.

Lia edzino tre afliktiĝis pri lia sanstato kaj ne plu povis reteni siajn plorojn.

Kiam Hoĝao vidis plori ŝin, li diris al ŝi: „Kial vi ploras, kara? Iru kaj lavu vian vizaĝon, vestu vin per via plej bela robo kaj ridetu!“


„Sed Hoĝao, tion mi ne povas fari, se vi havas tiom da doloroj kaj tiom suferas“, ŝi diris.

„Faru ĝin tamen“, obĵetis Hoĝao. „Ĉar mi scias, ke la mortanĝelo baldaŭ venos. Kaj se li vidos kiel bela vi estas, li eble ŝanĝos sian opinion kaj prenos vin, anstataŭ mi.“



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/