http://popularscienco.blogspot.de/2013/06/cinio-skeleto-de-la-plej-pramalnova.html


Ĉinio: Skeleto de la plej pramalnova primato trovita


Pekino (dpa/nd) Sciencistoj malkovris la plej malnovan preskaŭ komplete konservitan skeleton de primato. La eta vivestaĵo vivis antaŭ 55 milionoj da jaroj en Ĉinio kaj pesis nur dudek ĝis tridek gramojn. „Ĝis nun ni havas preskaŭ nur fragmentojn de tiaj maljunaj primataj skeletoj“, diris la paleontologo Ni Xijun de la Akademo de l' sciencoj en Pekino, kiu prezentis kun sia teamo la trovaĵon en la fakĵurnalo „Nature“.

Temas pri antaŭulo de la tarsio kaj per tio pri la plej malnova kaj plej primitiva ĉenero en la genealogia vico de la tielnomataj seknazaj simioj, kiel klarigis Peter Kappeler de la germana primatocentro en Göttingen. Al tio apartenas ankaŭ homsimioj kaj homoj. Al ili oni komparas la malseknazajn simiojn, al kiu apartenas ekzemple la lemuroj kaj lorisoj.