http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/07/karlo-valentino-biografieto.html




Karlo Valentino:
Biografieto de la bavara komikisto


Naskita
la 4-an de junio en la jaro 1882 en kvartalo de la munkena antaŭurbo kiel filo de tapetisto kaj transportisto, li lernis unue la profesion de ĉarpentisto. Tro lerta laŭ la patro li ne estis. Li interesiĝis pli por muziko kaj libertempe lernis ludi citron, pli poste li prezentiĝis kiel komikisto. En 1902 li decidis fariĝi popolkantisto. Pri la decido li raportis tiel: «Doninte ankoraŭ gastludojn ĉe diversaj ĉarpentistoj en Munkeno, mi alpropriigis najlon de la lasta majstro, batis ĝin en vandon kaj pendigis je ĝi la oran metion de ĉarpentisto por ĉiam.

Tamen li ĉarpentis poste plu multajn el siaj rekvizitoj mem. Ekde 1903 li konstruas monstran muzikaparaton, "La Vivantan Orkestrionon" konsistantan el 20 muzikiloj, kiun li propramane dishakis post la malsukcesa turneo.


V. estis genia komikisto, poeto, filozofo pri ĉiutagaj aferoj, filmaktoro, filmfaristo kaj displukanto de vortoj. Kun sia amara kaj nigra humuro li ridigis kaj pensigis la homojn. La etburĝojn kaj ties mizerojn li konis plej bone, sed li estis samtempe sprita kaj akra kritikanto de la "modernaj medioj"- tiam la telefono kaj la filmo - kaj de la tielnomata "alta arto". La skeĉo pri la librobindisto Wanninger, kiu telefone senfine estas perigata plu, apartenas al liaj plej konataj skeĉoj, sed li verkis ankaŭ kelkajn bonegajn poemojn. Kiam la nazioj transprenis la potencon, ili parte malpermesis liajn filmojn, "pro"la tendeco montri tro da mizero". V. restis viro el la popolo. La bavaroj, kiuj nun festas lin kiel grandan eksterordinaran bavaran komikiston, lasis lin preskaŭ malsatmorti post la milito, lia humuro ne plu estis "laŭmoda" en la ekonomiaj "miraklojaroj". Eĉ la radioelsendoj elĵetis lin tiam.

Sed nun lia famo ree kreskas kaj kreskas, li ja ne estis Ĉaplino, sed li estis la unika, multotalenta longmembra grumblulo K.V., la anarkiema bavaro, kiu havis por mallonga te
mpo eĉ la junan Bertolt Brecht en siaj vicoj kiel helpanton. Tiu diris pri li: "Tiu homo havas tute sekan internan komikon, pro kiu oni senfine estas skuata de interna ridado, sed tiu komiko ne havas ion precipe bonan."



125-a naskiĝtago de Karl Valentino


Apenaŭ iu alia germana komikisto estis tiel multflanka kaj produktiva kiel Karl Valentino. Li laboris kiel kabaredisto, klaŭno, verkisto, muze- estro, popolkantisto kaj filmproduktoro. Liaj skeĉoj kaj teatraĵoj plenigas plurajn volumojn kaj ankoraŭ nun estas prezentataj en la tuta mondo.

„Kiam mi ekvidis la lumon de l' mondo kaj tiam la akuŝistinon, mi estis senparola. Mi ja ankoraŭ neniam vidis tiun inon en mia vivo!“ Kun tiu humuro propra al li, Karl Valentino priskribis sian naskiĝon je la 4-a de julio en 1882. Sed la „senparoleco“ de la munkena originalulo rapide perdiĝis. Apenaŭ iu alia germana humuristo skribis kaj aktoris tiom multe kiom li. Liaj kolektitaj verkoj plenigas ok volumojn, kiuj ampleksas centojn da paĝoj plenaj de skeĉoj, kantoj, teatraĵoj kaj scenaroj.



De lignaĵista lern
oknabo ĝis varietea teatro

Sian profesian karieron Valentino komencis kiel lignaĵista lernoknabo. Tio estis pli malfrue utila al li kiel komikisto. La kulisoj por siaj surscenejaj programoj li konstruis mem. Dudekjara li decidis fariĝi distra artisto kaj frekventis varietean lernejon. Naskite kiel Valentino Ludwig Fey, li elektis kiel artistan nomon Karl Valentino – elparalota „Falentin“ , la artisto mem grumblis: „ Ne nomu min Valentino, vi vian patron ja ankaŭ ne nomas water.” (Germane patro „Vater“ prononcata „Fater)

En 1907 li gastrolis kun memfarita “muzik-aparato” tra Germanio, kun kiu li povis funkciigi dudek muzikilojn samtempe. Sed lia programo malsukcesis. (Valentino: “La aparato havis nur unu malavantaĝon: La publiko eksentis teruron pro ĝi. Sed krome ĝi estis bona”.). Lia savo estis engaĝiĝo kiel komikisto en “Frankfurter Hof” (Korto de Frankfurt) en Munkeno.

Sceneja stelulo kaj filmpioniro.





Iom post iom li evoluis tute specialan komikan stilon. Komikan varion de la tielnomata “Absurda teatro”, kun kiu li montris al la publiko la sensencon de leĝoj, de manieroj de konduto aŭ de proverbaj paroloj. Kun kaŝsencaj vortludoj, klaŭneco kaj farsaj prezentelementoj li ridigis la spektantojn. Memironie Valentino kopiis sian ĉiutagan batalon kun mastrumadaj iloj, sed li parodiis ankaŭ siajn kunhomojn, kun prefero de oficejaj personoj.

Kun la sukceso en Munkeno liaj monzorgoj perdiĝis. Helpe de la gaĝoj Valentino aranĝis en 1911 filmstudion kaj tiel kiel komikisto antaŭis al sia tempo. Kiel filmpioniro li prezentis sian varian arton al granda publiko. En 1926 li ricevis eĉ oferton el Holivudo, por produkti senvoĉajn filmojn. Sed Valentino rifuzis tion – la vojaĝo al Usono timigis la centprocentan munkenanon.

Anstataŭ tio li konkeris la korojn de la germana publiko. Liajn skeĉojn, kiujn li prezentis plej ofte kun sia surceneja partnerino Liza Karlstadt, plenigis dum jaroj ĉiujn grandajn prezentejojn de Munkeno. Sed ankaŭ transe de la “bavara blankkolbasa ekvatoro” li festis sukcesojn, ekz. en la renoma “kabaredo de la komikistoj” en Berlino.
Lia mimiko, lia kreiva “lingvoakrobatiko” kaj liaj tragikkomikaj historioj entuziasmigis en Bavario kiel en Prusujo la publikon, la kritikistojn kaj la kolegojn samtempe. Bertolt Brecht komparis lin kun Ĉaplino kaj Kurt Tucholky laŭdis lin tiel: "Karl Valentino ekzistas nur unufoje. Li estas malgaja kaj samtempe semezure gaja komikisto.”


Pri la skeĉoj de Valentino ridas la mondo

La komiko kaj la tragiko en multaj teatraĵoj en liaj lastaj vivjaroj ofte estis tre proksimaj unu al la alia. En la tempo post la Dua Mondmilito li havis grandajn financajn problemojn. Lia domo estis detruita en la milito. Ekde la jaro 1947 li ree gastrolis kun Liza Karlstadt. Post la prezento en munkena teatro oni enŝlosis lin pro hazardo, kaj tial li malvarmumiĝis ĉe la tranoktado en nehejtata vestogardejo. Mallonge post tio Karl Valentino mortis je 9a de februaro en 1948 je pneŭmonito. Vivantaj restas liaj transtempaj tekstoj kaj prezentoj tradukitaj en multajn lingvojn kaj ludatajn ĝis nun sur scenejoj en la tuta mondo.



Ĉu Valentino estis filatelisto?

Ĉu Valentino vere kolektis poŝtmarkojn, tio ne estas sciigita. Sed certe fascinis lin la temo filatelio: En lia lasta senvoĉa filmo en 1929 li ludis kolektanton de poŝtmarkoj, kiu nepre volis posedi la la unuan germanan poŝtmarkon el la bavara Germanio – la “nigran unu", kiu validis unu krejceron”. Krome li “eltrovis” la kolektomotivon “verda poŝtmarko” kaj prezentis tiajn poŝtmarkojn en sia muzeo – kio estas eĉ pli ridetiga, se oni pripensas, ke Valentino estis kolorblinda.

tradukita kaj prilaborita de Cezar laŭ "poŝtgazeto"