http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/11/12-spegulo-de-esperantaj-stiloj-reto.html

SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

12. Reto Rossetti





Membro de tiu „Skota“ skolo, mem heredinto de la „Budapeŝta“, talento multfaceta: aŭtoro de viglaj noveloj (El la Maniko); sentoplena poeto (Kvaropo); malpli sukcesa humuristo (Profesoro Klapelkap, en la sama); kaj akradenta recenzisto. En la ĉi-suba neaperinta recenzo pri verko de Brendon Clark, evidentiĝas, sub formo de malpeza, tamen morda,ironio, lia malkaŝa (prava?)severo, sed ankaŭ tio, kio karakterizas liajn aliajn ĝenrojn: riĉo kaj viveco de la lingvo uzata sen perforto, sed funde la latentojn de nia ankoraŭ prilaborinda idiomo. El lia verkaro, ĉefe la noveloj elstaras. (Roger Bernard)
„Kien la poezio“ de Brendon Clark


el Retoriko

En ĉiu sana literaturo aperas, kiel normala fenomeno, verkoj korpe kuriozaj. Ni ne bezonas pli laŭtan pruvon pri la bonfarto de nia literaturo, ol la apero de „Kien la poezio“. Jen verko tiel eminente malbona, tiel energie lama, ke nur sanega literaturo povus ĝin produkti.

Estas vere nefacile, atingi en unu verko tiom da brile kontrastaj kvalitoj, kiom troviĝas en ĉi tiu traktato. Al mi ŝajnas, ke neniam mi legis en Esperanto libron tiel pozitive nulan, tiel robuste malfortan kaj riĉe mizeran. En kiraso masive aĵura Brendon Clark eliras sur la batalkampon, svingante timindan glavon el gutaperko kaj pafante kuglojn el malseka pasto. Mi, ortodoksa kulturanto de nia poezio, neniam antaŭe sentis min tiel solide batita ol per la vatkusenoj de tiu brava hidalgo. Salutatu Brendon Clark!

Mi ne diras, ke en la ideoj elmetitaj troviĝas nenio bona. Neniu verko povus esti tiom fervore dispafa sen kelkaj trafoj. Eĉ blinda kokino foje trovas greneron. Sed por juste trakti la grajnon da bono kaj la buŝelon da ventumaĵo necesas havi la paciencon de Kalocsay. Kaj tiun paciencon mi ne havas.

Mi povas ne diri, ke mi estas entuziasma pri tiu libro kaj mi volas vaste rekomendi ĝin. Ĝi legiĝas facile, kaj enhavas multajn gajajn momentojn. Mi sentas, ke neniu, kiu kore interesiĝas pri nia poezio, volonte malhavus ĉiu tiun bravuran verkon. Agrabla estas ĝia aspekto: Ĝi estas klare presita kaj tiel fortike bindita, ke verŝajne ĝi bone eltenus, se oni kelkfoĵe ĵetus ĝin tra la ĉambro.

La aŭtoro, malfeliĉe mortinta antaŭ pli ol unu jaro, postlasis ĉi tion kiel sian testamenton. Ripozu lia cindro!


Reto Rossetti