Nemateria kulturheredaĵo de Unesko: La danco de la derviŝoj

Ili turniĝas en tranco kun etenditaj brakoj kaj iomete klinita kapo kaj apenaŭ malfermitaj okuloj ĉirkaŭ la propran akson kiel homaj turboj. Iliaj rigardoj estas kontemplaj. Tute blanke lumas iliaj jakoj kaj vastaj jupoj. La mondo ĉirkaŭ ili perdas siajn konturojn. Tiel ili volas esti proksimaj al sia dio, tute fordonis sin al li. La dekstra mano ĉiam montras supren por povi akcepti la benon de la Ĉiopotenca. La maldekstra mano montras malsupren por doni la benon plu al la mondo.

Jam ĉe la rigardado de la danco oni sentas vertiĝon. Sed tiuj viroj neniam ekŝanceliĝas. Ĉar la kredo al la asketoj, kiuj orientiĝas forte je la Korano, donas forton. La nelacigebla rotacio estas por ili preĝo. Ili nomas tiun ceremonion Sema.

Oni nomas la dancistojn ankaŭ „turniĝantaj derviŝoj“. Ili estas organizitaj en la Mevlevi-ordeno, kiu fondiĝis en la jaro 1273 en Konya kaj tiam iom post iom disvastiĝis en la Otomana Regno. Nuntempe la derviŝoj antaŭ ĉio estas aktivaj en Konya kaj en Istanbulo. Sekve de la sekulariga politiko ĉiuj domoj de ili estis fermitaj en la jaro 1925. Ekde la kvindekaj jaroj de la antaŭa jarcento la prezentoj ree estas permesitaj.

Al la rigardanto aperas la senfinaj turniĝoj kiel mistika baleto, akompanata de orientaj flutosonoj, timbaloj kaj cimbaloj, jen kordaj muzikiloj, kiuj estas eksonigataj per frapiloj kun sonoriletoj. La dancon akompanas almenaŭ unu kantisto. La tradicio preskribas, ke estontecaj dancistoj almenaŭ 1001 tagojn, retiriĝinte en la domojn de la Mevlevi-ordeno unue estas instruataj pri la okazado de la ceremonio, krome pri etiko, kredo kaj ritualoj de sia frataro. Ili ankaŭ poste estos ĉiam derviŝoj, sed revenas en siajn familiojn kaj siajn laborlokjojn.

Unesko bedaŭras, ke multaj el la Sema-ceremonioj nun jam perdis sian tradician flankon. Anstataŭ tio ili servas – en mallongigita kaj pli simpla formo pli por tio plezurigi turistojn.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser el la popularscienca gazeto PM 6/2012
Hans-Georg Kaiser
Lasu danci la derviŝon en vi

Ek al la fora ĝuoplena lando,
kie ĉiam brilas Suno,
kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj
malheligos Sunon por vi.
Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon,
kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon.

Moviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi.
Ne lasu vin plu deteni.
Serĉu la valon,
kie la paradizobirdoj kantos al vi
sian tute personan kanton,
kie papilioj dancos por vi.

Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj,
kiuj jam delonge atendas vin
kaj volas ekflori en vi.

Lasu danci la derviŝon en vi,
ne lasu vin plu deteni.
Faru vin preta por ĉiuj eblaj sensoplezuroj.
Ne ignoru plu vian internan voĉon.

Ankaŭ vi estas grava!
Ankaŭ via amo volas grimpi en la ĉielon,
volas kapti fajron
en la eterna rondodanco de l' kosmo.

Ankaŭ via karesemo estas bezonata!
Ankaŭ vi estas respondeca por tio,
kio okazas al vi kaj al viaj kunhomoj
sur nia blua planedo.

Ek do, ekkuraĝiĝu.

Estu preta por la eterna batalo.
Demetu viajn plumbajn pezaĵojn kaj ekmoviĝu.
Lasu danci la derviŝon en vi

kaj ekkonu vin mem.

Retrovu vin mem kiel grandaniman donanton.

Plugu vian spuron en la mondon.
Fariĝu vivartisto.

Dancu laŭ via propra melodio
kaj unuigu vin kun la eternaj ondoformaj cirkloj!

Kantu vian stormbirdokanton.
Malkovru kiel packolombo novajn horizontojn.
Miksiĝu inter la liberigantojn de l' homaro.

Lasu danci la derviŝon en vi!
Kaj ne nur por turistoj!

Fuad Rifka
DERVIŜO

El la kavernoj,
se nebulo leviĝas;
en la nebulo,
se la arbaro ripozas;
en la arbaro,
se la kabano revas;
en la kabano,
se la derviŝo vekiĝas;
en la derviŝo,
se la himnoj varmigas sin
kaj la kordoj ĝojas.

trad.Hans-Georg Kaiser

El: La valo de la ritoj. Elektitaj poemoj