http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/03/amposedo.html


Cezar
Amposedo


La buŝo, se vi ridas,
ĉar vi min vere fidas,
la sent', ke vi min amas,
eĉ, se la vivo dramas,

okuloj, kiuj lumas,
se vi min okulumas,
kor', kiu tre senteblas,
dum via brust' palpeblas,

hararoj brunaj belaj,
la lipoj ruĝe helaj,
brakumoj, viaj vortoj,
la postamoraj mortoj,

jen ĉio estas mia,
kaj mi, mi estas via.