HANS-GEORG KAISER
ASFALTFLORO


En asfalto kreskas floro,
jen al ĝi mia adoro.
La asfalton ĝi detruas
kaj dum tio eĉ senbruas.

Ĝia fort': la pacienco,
la rezistoforta senco.
Jen la vivivol' de floro
kontraŭ griza aĵ' sen koro.