Nasredino

Nesperta najtingalo

Iutage Hoĝao volis manĝi freŝajn fruktojn. Tial li ŝteliris en ĝardenon de fremdulo. Tie li grimpis sur arbon kaj manĝis ĉiujn fruktojn, kiuj permane atingeblis de li. Iom pli poste alvenis la posedanto de la ĝardeno kaj demandis lin kolere: „Kion vi faras tie supre?“

Hoĝao provis elturni sin kaj respondis dolĉe: „Ho, sinjoro mia, mi estas nur najtingalo kaj sidas ĉi tie supre kaj kantas!“

La viro amuziĝis pri tio kaj diris ridante: „Tiel do, vi do estas najtingalo! Tiukaze kantu foje kanton de vi!“

Hoĝao grimacadis kaj eligis strangajn sonojn.

La posedanto ekridis kaj diris: „Viro, kia speco de kanto estas tio? Mi ankoraŭ neniam antaŭe aŭdis kanti najtingalon tiel!“

Hoĝao respondis: „Jes, nesperta najtingalo simple kantas tiel!“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio

cezartradukoj.blogspot.com